Tuzlo (ruse Тузла, ukraine Тузла, krime-tatare Tuzla) estas negranda ukrainia insulo en la Kerĉa markolo. La longo de la insulo estas ĉ. 6,5 km., la larĝo - ĉ. 500 metroj; la areo de la insulo estas ĉ. 3 km². La koordinatoj de la insulo estas 45° 16′ 6″ N 36° 33′ 0″ O / 45.26833 °N, 36.55000 °O / 45.26833; 36.55000 (mapo). La insulo ne havas iun mastruman signifon, tamen la demando pri ĝia aparteno estas grava, ĉar tio influas la disdividon de la Kerĉa markolo inter Rusio kaj Ukrainio.

La Kerĉa markolo kaj la insulo Tuzlo (centre)

Antaŭe la insulo estis parto de longa terlango, kiu komenciĝis de la Rusia bordo. Tamen en la jaro 1925 la pli granda parto de la terlango estis forerodita pro tio, ke la lokaj fiŝistoj fosis tra ĝi malgrandan kanalon por mallongigi la vojon de unu flanko de la terlango al la alia. La resta parto de la terlango (fakte, la insulo) la 7-an de januaro 1941 laŭ la ordono de la prezidio de la supera soveto de Rusia Sovetia Feredacia Socialisma Respubliko estis transdonita al la Krimea Aŭtonoma Respubliko (kiu en la jaro 1954 estis transdonita al Ukrainia SSR). Nuntempe la insulo administre apartenas al la Kerĉa municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo.

En la jaro 2003 ĉirkaŭ la insulo eksplodis la teritoria konflikto inter Rusio kaj Ukrainio. La Rusia flanko komencis konstrui la digon inter la bordo kaj la insulo (laŭ la oficiala klarigo - por preventi la erodon de la rusiaj bordoj de la Kerĉa markolo). La Ukrainia flanko tamen ekvidis en tio la atencon kontraŭ la Ukrainia teritorio kaj la provon ŝanĝi la navig-regulojn en la markolo. La konstruado de la digo estis haltigita nur post la personaj traktoj inter la prezidentoj de Ukrainio kaj Rusio (tiumomente inter la digo kaj la insulo restis nur 102 metroj). Decembre 2003 Ukrainio kaj Rusio subskribis la Traktaton pri la kunlaboro rilate la uzadon de la Azova Maro kaj Kerĉa markolo. Tamen, multaj demandoj restas daŭre nesolvitaj: interalie, la ŝtatlimoj inter Ukrainio kaj Rusio super la markolo kaj la Azova Maro daŭre ne estas fiksitaj (la markolo estas rigardata kiel "komunaj internaj akvoj").

Multaj opinias tiun konflikton artefarita - ĝi okazis nur kelkajn monatojn antaŭ la parlamentaj elektoj en Rusio. Kelkaj partioj aktive uzis la patriotismajn sentojn de la rusianoj, menciante ankaŭ la Tuzlan konflikton.

Vidu ankaŭ redakti