Unio de litovaj naciistoj

La Unio de litovaj naciistoj (litove Lietuvių tautininkų sąjunga (LTS) aŭ pli koncize tautininkai) estas naciisma, dekstrisma politika partio en Litovio. Ĝi fondiĝis dum la jaro 1924 kiam la organizaĵoj Partio de Nacia Progreso kaj Asocio de Litovaj Farmistoj unuiĝis. Inter la puĉo de la jaro 1926 en Litovio ĝis la sovetunia konkero de la tri baltiaj ŝtatoj dum junio 1940, la partio estis gvida politika forto en Litovio. La partio refondiĝis kiam deklariĝis la resendependiĝo de Litovio dum 1990.

Unio de litovaj naciistoj
Lietuvių tautininkų sąjunga
Emblemo de Unio de litovaj naciistoj
partio
Lando  Litovio
Estro Gintaras Songaila
Fondiĝo 1924
Ĉefa sidejo Vilno
Ideologio Litova naciismo
Konservativismo
Internacia aliĝo Nenio
Ĵurnalo Nenio
Junulara organizaĵo Nenio
Retejo http://www.lts.lt/istorija.htm
vdr

Post sia fondiĝo, la partio ne ĝuis signifan subtenon de la loĝantaro de Litovio, kaj dum la parlamenta baloto de majo 1926 gajnis nur 3 el la 85 seĝoj en la nacia parlamento Seimas. Tamen la partiaj gvidantoj Antanas Smetona kaj Augustinas Voldemaras estis popularaj kaj influaj publikaj personecoj. La partio estis konservativa kaj naciisma, ĝi substrekis la bezonon de forta armeo kaj de forta gvidanto.

Dum la puĉo de decembro 1926, la armeo de Litovio malnomumis la demokratie elektitan nacian registaron. Sekve ĝi invitis Antanas Smetona iĝi la nova prezidento de Litovio kaj Augustinas Voldemaras la nova ĉefministro. La naciistoj kaj la litovaj kristandemokratoj formis novan registaron. Tamen rapide la rilato inter la du partioj malboniĝis, ĉar la kristandemokratoj rigardis la puĉon dumtempan interŝtupon kaj deziris novan baloton por la nacia parlamento Seimas. Dum aprilo 1927 Smetona malinstalis la landan parlamenton kaj dum majo la kristandemokratoj malaliĝis el la registaro. La naciistoj restis la ununura reganta partio por la sekvaj 13 jaroj.

Post kiam la partio estis refondita dum la jaro 1990, ĝi ludis nur malgravan rolon en la politiko de Litovio. Dum la parlamenta baloto de 1992 la partio gajnis 4 seĝojn, dum 1996 3 seĝojn kaj ekde la jaro 2000 ne plu reprezentiĝas en la parlamento. La nombro de partiaj reprezentantoj en la komunumaj parlamentoj ankaŭ estas malsignifa: la partio gajnis 49 komunum-parlamentajn seĝojn dum 1995, 23 dum 1997, 13 dum 2000, 14 dum 2002 kaj 3 dum 2007.

Libraro redakti

  • Encyclopedia Lituanica, redaktita de Simas Sužiedėlis, publikigita de Juozas Kapočius en Bostono, Masaĉuseco, 1970-1978, volumo IV, paĝo 35

Eksteraj ligiloj redakti