Urbo-tipa loĝloko (el la rusa посёлок городского типа, IFA: [pɐˈsʲoɫək gərɐˈt͡skovə ˈtipə]; angle urban-type settlement) — speco de loĝloko, meza inter urbo kaj vilaĝo, kutima por sovetia kaj postsovetia urbo-konstrua politiko (nun tiu nocio estas uzata en Belorusio, Kazaĥio, Rusio, kaj aliaj eks-ŝtatoj de Sovetunio).

Ekzemplo de rusia urbo-tipa loĝloko

Plej ofte la urbo-tipaj loĝlokoj estas konstruataj ĉirkaŭ industriaj entreprenoj, fervojaj stacioj, sanatorioj kaj hidroteĥnikaj konstruaĵoj. Por ke la loĝloko ricevu la statuson de urbotipa loĝloko, ĝi plej ofte devas havi ne malpli ol 2000 loĝantojn, kies pli granda parto (ne malpli ol 60-70 elcentoj) devas esti ne agrikulturistoj, sed laboristoj kaj oficistoj. Malofte en la loĝloko povas vivi malpli da homoj, se la pli granda parto de la loĝantaro laboras en la sama grava industria entrepreno.

Administre la urbotipaj loĝlokoj principe ne diferencas disde la grandaj vilaĝoj — foje la urbotipa loĝloko havas sian propran konsilantaron, foje kelkaj loĝlokoj estas unuigitaj en unu komunan administran unuon. Do la ĉefa kriterio por distingi inter vilaĝo kaj urbo-tipa loĝloko estas la dominantaj okupoj de iliaj loĝantoj — ĉu agrikulturo, ĉu industrio.

La kvanto de urbotipaj loĝlokoj en Sovetunio konstante kreskis (kune kun la kresko de la loĝantaro). Ekzemple, en Rusio la 1-an de januaro 2006 estis 1359 urbotipaj loĝlokoj. En Pollando la sama nocio ekzistis inter la jaroj 1954 kaj 1972, sed poste estis forigita (nun en Pollando ajna loĝloko estas aŭ urbo, aŭ vilaĝo).