Valencia CF

futbala klubo en Valencio

La asocio Valencia Club de Fútbol (prononco baˈlenθja ˈkluβ ðe ˈfuðβol), mallonge Valencia CF, estas futbala klubo el la hispania urbo Valencio. Ĝi fondiĝis en 1919. La unua vira teamo de la klubo konkuras en la unua hispana divizio de futbalo (Primera División). Ĝis somero 2014 ĝi en sia historio gajnis ses hispanajn ĉampionecojn kaj sep pokalajn venkojn. Sekve temas pri la entute tria plej sukcesa futbalteamo de Hispanio - post la teamoj de FC Barcelona kaj Real Madrid. Pliaj sukcesoj en internaciaj futbalaj konkursoj signifas ke la teamo ankaŭ estas inter la plej sukcesaj en Eŭropo.

Valencia CF
futbala klubo • profesia sporta teamo
Kluba nomo  Valencia Club de Fútbol
Fondita  18-a de marto 1919
Stadiono  Mestalla
Kapacito  53 939
Prezidanto  Lay Hoon Chan
Trejnisto  Marcelino García Toral
Ligo  unua hispana divizio de futbalo (Primera División)
2017/2018  4-a pozicio
Hejme
Ekstere
vdr

La klubaj koloroj estas nigro kaj blanko - karesnomo de la klubaj futbalantoj tial en la valencia lingvo estas „blanquinegros“, kaj la teama maskoto estas vesperto. La hejmaj matĉoj de la unua vira teamo ekde la jaro 1923 okazas en la stadiono Mestalla, kiu havas lokon por 53 939 spektantoj. Antaŭ la fino de de la 2010-aj jaroj laŭ la klubaj planoj finkonstruiĝos nova areno Nou Mestalla en la nordokcidento de la urba teritorio, kiu anstataŭigos la ĝisnunan stadionon.