Vaporkuirado estas kuirtekniko per vaporo.

Vaporkuirilo kun vaporkorboj

Vaporkuirado estas sana maniero por prepari nutraĵon ĉar ne necesas uzi oleongrason. Ĉar la ingrediencoj ne kontaktas kun la akvo, la nutraĵo kaj do ankaŭ la gusto restas pli bone konservataj.

En la okcidenta kuirarto vaporkuirado plejofte estas uzata por prepari legomojn. En la azia kuirarto oni preparas kompletaj manĝaĵojn per vaporkuirado.

La plej simpla maniero por vaporkuiri nutraĵon estas meti vaporkorbeton sur kuirpoto en kiu estas bolanta akvo aŭ buljono. En ĉiniaj restoracioj oni kelkfoje uzas ĝis 20 vaporkorbetojn sur unu kuirpoto.