Vasiliki „Vaso“ PAPANDREU (greke Βασιλική „Βασω“ Παπανδρεου, laŭ franca latinliterigo Vasso Papandréou; naskiĝis la 31-an de julio 1944 en Valimitika en Peloponezo) estas greka politikistino kaj ekonomikistino. Ŝi interalie estis komisionano en la dua periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, kiu gvidis la Eŭropan Komunumon inter la jaroj 1989 kaj 1993. En la Eŭropa Komisiono, ŝi prezidis la fakojn laboro kaj sindikataj rilatoj. Post la periodo en la Eŭropa Komisiono, ŝi inter la jaroj 1996 kaj 2004 estis ministrino de Grekio, unue pri evoluo, ekde 1999 pri internaj aferoj, publika administrado kaj malcentrigo kaj ekde 2001 pri medio, planado kaj publikaj laboroj (kun speciala respondeco pri la Someraj Olimpikoj de 2004 en Ateno). Vaso Papandreu estas membro de la socialisma partio PASOK de Grekio, kaj daŭre estas membro de la greka parlamento.

Vaso Papandreu
greka politikistino
Vaso Papandreu en 1990
Vaso Papandreu en 1990
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1944 (1944-12-09) (79-jaraĝa)
en Valimitika
Etno grekoj vd
Lingvoj moderna greka vd
Ŝtataneco Grekio vd
Alma mater Universitato de Reading vd
Partio Tutgrekia Socialista Movado vd
Profesio
Okupo politikistoekonomikisto vd
EU-Komisionano
por  Grekio
Dum 19891993
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eksteraj ligiloj redakti