La verda tegmento estas formo de verdigo de konstruaĵaj supraĵoj (tegmentoj) kaj signifas kovradon de tegmentoj per izolaĵoj, specife tavoligita grundo por la plantoj. Se la plata tegmento estas nur parte kovrita per grundo, oni povas paroli pri tegmenta ĝardeno.

Verda tegmento en Ĉikago
Tegmenta ĝardeno en Ludwigshafen

La verda tegmento estis uzata en norda Skandinavio kiel turfa tegmento, la moderna (urba) verda tegmento disvastiĝis ekde la 1960-aj jaroj el Germanio.

Tradicia herba tegmento en Bøur, Feroaj insuloj

Vegetaĵoj krome filtras la aeron, absorbas karbondioksidon kaj ĉe fortaj pluvoj funkcias kiel akvoretenilo. Tio validas por ĉiuj urboj kun varmeg-insuloj[1].

Avantaĝoj kaj malavantaĝoj redakti

Avantaĝoj :

  • Protekto de tegmenta izolado kaj plilongigo de vivdaŭro, ĉar oni uzas tiel mekanikan protekton kaj la UV-radiado absorbiĝas.
  • Plibonigo de la loka klimato, ĉar vaporiĝo de la rezervita, kolektita pluvakvo povas somere malvarmigi la sube situantajn ĉambrojn. Oni povas eĉ ignori uzon de klimatizilo.
  • Energi-ŝparado pro izola efiko vintre.
  • Akvodeteno, akvo-rezervado, akumulado. Ĉar verda tegmento povas akcepti kaj vaporigi duonon de la jara precipitaĵo (en Germanio), tio malŝarĝas uzon de la akvoforkondukaj instalaĵoj.
  • Plibonigo de la urba klimato. Tegmentaj verdaĵoj povas filtri la polvon kaj aliajn damaĝajn materialojn el la aero. Alia efiko estas malpliigo de la urba varmiĝo.
  • Nova loko por bestetoj, birdetoj, senvertebruloj, plantoj.
  • Donas bonsenton laŭvide kaj spirite por multaj homoj.

Malavantaĝoj:

  • Grandaj produktadaj kostoj.
  • Oni devas prizorgi la tegmenton.

Referencoj redakti

  1. Verdaĵ-kovritaj tegmentoj malvarmigas, Esperanta Retradio, decembro 2017.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti