Volken

komunumo de Svislando

Volken estas komunumo en la distrikto Andelfingen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 296 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008, kaj estas la plej malgranda memstara komunumo de la tuta kantono.

Volken
Blazono de Volken
Puto en la vilaĝocentro de Volken
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Andelfingen
Koordinatoj  47° 34′ 31″ N 8° 37′ 35″ O / 47.57528 °N, 8.62639 °O / 47.57528; 8.62639 (mapo)Koordinatoj: 47° 34′ 31″ N 8° 37′ 35″ O / 47.57528 °N, 8.62639 °O / 47.57528; 8.62639 (mapo)
Nombro de loĝantoj 296
Areo 3,21 km²
Alteco 406 m super marnivelo
Poŝtkodo 8459
Komunumkodo 0043
Mapo de Volken
vdr

Geografio redakti

 
Ĝardenskulpturo en la centro de Volken

Volken situas en la Zurika Vinlando sude de Andelfingen kaj norde de la ĵurasa montĉeno Irchel.

De la komunuma teritorio de 3,21 km² 65,1% servas por agrikulturo, 28,0% estas kovritaj de arbaro, 4,4% servas por la trafiko kaj 2,5% por setlejoj.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Volken limas en nordokcidento al Flaach, en nordoriento al Andelfingen, en oriento al Dorf, en sudo al Buch ĉe Irchel kaj en sudokcidento al Berg ĉe Irchel.

Trafiko redakti

Volken estas per poŝtaŭtobuslinio al Andelfingen konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio kaj ankaŭ havas facilan aliron al la nacia svisa aŭtovojo A4 de Vinterturo al Ŝafhaŭzo.

Historio redakti

Unua dokumenta mencio de la komunumo okazis en la jaro 1044 kiel Volchinchoven. La bienoj de Volken en la malfrua mezepoko plej parte estis sub eklezia kontrolo. Ek de la 13-a jarcento ekzistas multaj dokumentoj pri bienposedo en Volken ekzemple de la Monaĥejo Rejnaŭo.

Eksteraj ligiloj redakti