Warren B. Offutt
usona astronomo
Warren B. OFFUT (naskiĝis en 1928) estas usona amatora astronomo
Warren B. Offutt | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de februaro 1928 en Broklino |
Morto | 20-an de septembro 2017 (89-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | astronomo |
Post emeritiĝo el sia kariero de inĝenierio, Warren B. Offutt kaj sia edzino Beverly (de tiam forpasinta) iris de Ilinojso al Nov-Meksiko, kaj kreis sian propran observatorion W & B Observatory (de MPC kodo 709),[1] en Cloudcroft (Nov-Meksiko) je alto 2500 m en la Sacramento-Montaro. Ekde tie li kunlaboris kun profesiaj astronomoj per observoj de objektoj de la Kujper-zono. En 1999 li konfirmis la malkovron de la satelito de Urano Sikorakso.
Li gajnis en 1999 la Premion de Amatora Realigo de la Astronomia Asocio de Pacifiko.[2]
Laŭ Minor Planet Center li malkovris 17 asteroidojn[3] kaj la asteroido 7639 Offutt[4] estis nomita en lia honoro.
Li estas ankaŭ radioamatoro[5].
Notoj kaj referencoj redakti
- ↑ Kodoj de la Observatorioj (Minor Planet Center)
- ↑ Pasintaj ricevintoj de la Amatora Realigo Arkivigite je 2014-12-06 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)
- ↑ JPL Small-Body Database Browser : 7639 Offutt (1985 DC1) (angle)
- ↑ Laŭ datumbazo de radioamatoroj lia voksigno estis AF9Q https://www.qrz.com/db/AF9Q