Willisau (distrikto)


La distrikto Willsau (prononcu vilisaŭ) estas administra unuo de Kantono Lucerno. Ĝi havis 47436 loĝantojn la 31-an de decembro 2007. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbeto Willisau.

Distrikto Willisau
Blazono de Willsau
Willisau
Mapo de la distrikto Willisau
Distriktoj de Kantono Lucerno
Kantono Lucerno
Ĉefloko Willisau
Koordinatoj  47° 7′ N 7° 59′ O / 47.117 °N, 7.983 °O / 47.117; 7.983 (mapo)Koordinatoj: 47° 7′ N 7° 59′ O / 47.117 °N, 7.983 °O / 47.117; 7.983 (mapo)
Nombro de loĝantoj 47436(2007-12-31)
Areo 336,99 km²
Loĝantardenseco 140,76 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 0305
vdr

Geografio redakti

La distrikto Willisau situas en nordoriento de Kantono Lucerno. Ĝi etendiĝas en la valoj de la riveroj Luthern kaj Wigger. Ĝian okcidentan limon forma la rivero Rot. En la sudo la monto Napf formas la limon al la valo de Entlebuch. La distrikto kovras areon de 336,99 km².

Trafiko redakti

Tra la distrikto pasas la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lucerno al Langenthal. La fajna distribuo okazas per diversaj poŝtaŭtolinioj. En nordokcidento en Dagmersellen la distrikton tuŝas la svisa aŭtovojo A2.

Historio redakti

En mezepoko la regiono de la distrikto Willisau estis grafejo de la Habsburgoj, kiuj vendis ĝin en la jaro 1407 al la urbo Lucerno. La regiono nun estis kamparvoktejo de la lucerna urboŝtato. Ek de 1803 ĝi estas distrikto de Kantono Lucerno.

Komunumoj de la distrikto Willisau redakti

La distrikto Willisau konsistas el 24 komunumoj (stato 2009). Jen la aktuala listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2007-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Alberswil 558 3.53 1121
  Altbüron 904 6.80 1122
  Altishofen 1'331 5.76 1123
  Dagmersellen 4'683 24.00 1125
  Ebersecken 415 8.56 1126
  Egolzwil 1'271 4.18 1127
  Ettiswil 2'253 12.58 1128
  Fischbach 710 8.05 1129
  Gettnau 948 6.05 1130
  Grossdietwil 813 10.20 1131
  Hergiswil ĉe Willisau 1'834 31.04 1132
  Luthern 1'387 37.76 1135
  Menznau 2'740 30.33 1136
  Nebikon 2'184 3.73 1137
  Ohmstal 326 4.43 1138
  Pfaffnau 2'133 17.68 1139
  Reiden 6'092 27.10 1140
  Roggliswil 644 6.21 1142
  Schötz 3'332 10.84 1143
  Ufhusen 838 12.21 1145
  Wauwil 1'651 2.96 1146
  Wikon 1'346 8.30 1147
  Willisau 7'142 41.69 1151
  Zell 1'901 13.91 1150
Totale (24) 47'436 336.99 0305

Eksteraj ligiloj redakti