Janko PALI (1897 en Izmiro, Turkio19-an de oktobro 1994 en Korfuo, Grekio) estis albana esperantisto. Li estis inter la unuaj albanaj adeptoj de Esperanto, kiun li lernis en 1926. Li verkis neeldonitan lernolibron kaj faris tradukojn el la albana poezio. Marte 2010 la urbodomo de Vlora honoris lin per la titolo de Dankemo pro lia kontribuo surkampe de edukado.