Speciala ekonomia zono

Speciala ekonomia zono (SEZ) estas areo en kiu komerco kaj komerc-juro estas diferencaj de cetero de la lando. SEZ-oj situas ene de la naciaj limoj de lando, kaj iliaj celoj inkludas: pliigita komerco, pliigita investo, laborkreado kaj efika administracio. Por instigi entreprenojn veni en la zonon, financaj politikoj estas lanĉitaj. Tiuj politikoj tipe rigardas investi, impostadon, komercon, kvotojn, dogan- kaj labor-regularojn. Plie, oni povas proponi al firmaoj malpliigo de impostoj, se okazas establado en zono al kiu estas koncedita periodo de pli malalta impostado.

La kreado de specialaj ekonomiaj zonoj de la gastiganta lando povas esti instigita per la deziro altiri eksterlandan rektan investon.[1][2] La avantaĝoj kiujn firmao gajnas per estado en speciala ekonomia zono povas signifi ke ĝi povas produkti kaj interŝanĝi varojn ĉe pli malalta kosto, cele al tutmonda konkurenco.[1][3] En kelkaj landoj tiaj zonoj estis kritikitaj ĉar ili estas foje nur iom kvazaŭ laborpunejoj, kie laboristoj ne ricevas fundamentajn laborrajtojn.[4][5]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 "Special Economic Zones Progress, Emerging Challenges, and Future Directions" (PDF). Washington DC: The International Bank for Reconstruction and Development/The World Bank. 2011. [1] Alirita la 1an de Septembro 2017.
  2. Woolfrey, Sean (2013). "Special economic zones and regional integration in Africa" (PDF). Trade Law Center. [2] Arkivigite je 2016-09-19 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 1an de Septembro 2017.
  3. "Goldman Sachs says reforms to create 110 mn jobs for economy in 10 yrs". Business Today. 29a de Marto, 2014. [3] Alirita la 1an de Septembro 2017.
  4. Watson, Peggy (23a de Julio, 2012). "Sackings expose the harsh reality of Poland's junk jobs". The Guardian.
  5. Młodawska, Agata (8a de Marto, 2012). "Maciejewska: Kobiety w strefie pracowniczego bezprawia"[rompita ligilo]. Nowe Peryferie.

Bibliografio redakti

  • Chee Kian Leong, (2007) A Tale of Two Countries: Openness and Growth in China and India, Dynamics, Economic Growth, and International Trade, DEGIT Conference Paper pdf Arkivigite je 2011-07-19 per la retarkivo Wayback Machine
  • Chee Kian Leong, (2013) Special economic zones and growth in China and India: an empirical investigation, International Economics and Economic Policy. ligilo
  • Thomas Farole, (2011) Special Economic Zones in Africa: Comparing Performance and Learning from Global Experiences, Washington, DC, World Bank

Eksteraj ligiloj redakti