Spirita konsterniteco

Spiritistoj kredas ke la animo, forlasinte la korpon, ne havas tujan konscion pri si mem; ĝi kelkan tempon restas en konsterniteco.

Ĉe la momento de la morto, ĉio estus komence konfuzo: la animo bezonus iom da tempo por sin orienti; ĝi estas kvazaŭ perpleksa, en la ŝtato de homo, kiu vekiĝus de profunda dormado kaj penus al si klarigi sian situacion. Laŭ tio kredo, la klareco de la ideoj kaj la memoro pri la pasinteco revenas al ĝi laŭ tio, kiel disbloviĝas la kvazaŭa nebulo, malklarigante ĝiajn pensojn.

Laŭ Spiritismo, ne ĉiuj spiritoj sentas, samgrade kaj dum sama tempo la konsternitecon, kiu sekvas la diŝiĝon de la animo je la korpo. Tio dependas de ilia ordo en la spirita hierarkio. La spirito, kiu estas jam purigita, preskaŭ tuj konstatus sian staton, ĉar li jam liberiĝis el la jugo de l' materio dum sia vivo; kontraste kun tio, voluptama homo, kies konscienco ne estas pura, korservus dum multe pli da tempo la impreson pri la materio.

Sekve, la tempo de konsterniteco, sekvanta la morton , estus tre diversa: ĝi povus daŭri kelkajn horojn, monatojn eĉ multajn jarojn. La konado de Spiritismo iel influus la pli aŭ malpli longan daŭradon de la konsterniteco ĉar la spirito jam antaŭe komprenis sian situacion; sed la farado de bono kaj la bona konscienco tion multe pli forte influus.

Ĉe la perfortaj mortoj, per memmortigo, ekzekuto, akcidento, apopleksio, k.a., la spirito estus surprizita, forte ekmirus, kaj ne kredus la morton; tiun iluzion iu tenus persiste; kvankam iu vidus la korpon kaj scius, ke ĝi estas sia, sed sentus sin ekster ĝi. Pligandigus la iluzion tio, ke iu vidas sin kun ia korpo, kiu laŭ la formo, estus simila al la antaŭa. La spirito opinias tiun korpon solida kaj kompakta, kiel la unua; kaj kiam oni atentigas al tio, tiu miras ke ne povus sin palpi.

Tiu iluzio daŭrus, laŭ spiritistoj, ĝis la plena disiĝo de la perispirito.