Splzov
Splzov estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Železný Brod en distrikto Jablonec nad Nisou. En la jaro 2011 estis ĉi tie registritaj 27 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 45 loĝantoj.
Splzov | |
vilaĝo | |
Ŝosea flankvojiĝo al Huntířov
| |
Oficiala nomo: Splzov | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Liberec |
Distrikto | Jablonec nad Nisou |
Administra municipo | Železný Brod |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Karkonoŝa cismontaro |
Domoj | 27 2011 |
Rivero | Jizera |
Situo | Splzov |
- alteco | 277 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 39′ 14″ N 15° 13′ 11″ O / 50.65389 °N, 15.21972 °O (mapo) |
Katastro | 3,24 km² (324 ha) Bzí u Železného Brodu |
Loĝantaro | 45 (2021) |
Denseco | 13,89 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1543 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 468 34 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
![]() |
Splzov situas en katastra teritorio Bzí u Železného Brodu kun areo 3,24 km².
Historio
redaktiLa unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1543.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 120 |
1880 | 91 |
1890 | 82 |
1900 | 121 |
1910 | 123 |
1921 | 118 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 135 |
1950 | 72 |
1961 | 91 |
1970 | 84 |
1980 | 68 |
1991 | 47 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 43 |
2011 | 57 |
2021 | 45 |
Situo
redaktiSplzov troviĝas en pentrinda valo de rivero Jizera inter urbo Železný Brod kaj municipo Malá Skála. Ĝi situas sur frekventata ĉefa ŝoseo I/10 (E65, Prago–Harrachov).
La vilaĝo kaj interesaĵoj
redaktiPlimulto de la konstruareo situas en senpera proksimeco de la rivero. Randaj domoj situas en deklivo ĉirkaŭ rojo Huntířovský potok (la tn. Rokel). Troviĝas ĉi tie nek municipa ofico, poŝto eĉ ne ia alia instituto, ĉar la vilaĝo falas sub administrado de Železného Brodu. Plua interesaĵo estas splzova vejro, kiu devigas haltigi la riverveturigantojn en ilia veturo. Proksime de ĝi troviĝas restoracio kaj pensiono.
Ĉirkaŭaĵo
redaktiĈi tieaj arbaroj estas elserĉataj de lokaj kaj urbaj fungokolektantoj. Tradicie tra ĉi tie kondukas vojo de aŭtomobila konkurso Ralio Bohemio. En la najbara Bzí situas baroka preĝejo de La plej sankta Triunuo.