Stéphane BERN, naskiĝinta la 14-an de novembro en Liono, estas franca-luksemburga radiofonia kaj televida prezentisto. Li ankaŭ estas aktoro kaj verkisto.

Stéphane Bern
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1963 (1963-11-14) (60-jaraĝa)
en Liono
Lingvoj francaleceburga
Ŝtataneco FrancioLuksemburgo
Alma mater Emlyon Business SchoolLycée Carnot
Okupo
Okupo televida personaĵo • radio-prezentisto • televida prezentisto • aktoroĵurnalisto • kolumnisto
TTT
Retejo http://www.stephanebern.com/
vdr

Interesegata pri reĝaj kaj regnantaj familioj en Eŭropo, li prezentis plurajn elsendojn rilate al la historio de Francio kaj al ties monumentoj. Li pro tio fariĝis fama amaskomunikila figuro en Francio ekde la 2000-aj jaroj. Li precipe konatiĝis per sia historia elsendo Secrets d'Histoire ekde 2007.

Stéphane Bern daŭre prezentas la historian elsendon Historiquement vôtre ĉe la radiostacio Europe 1, samkiel la ĉiujaran Eŭrovizian Kantokonkurson ĉe la televidkanalo France 2.

En 2019 li ricevis la francan honoran gradon "Kavaliro de la Honora Legio"[1].

Referencoj redakti

  1. Légifrance|bazo=JORF|numero=PRER1827897D|teksto=Dekreto de la 31-a decembro 2018}}