Stadiono São Januário

Stadiono Vasco da Gama, pli konata kiel São Januário pro tio ke ĝi troviĝas ĉe strato São Januário, estas stadiono de futbalo de la teamo Klubo de Regatas Vasco da Gama. Ĝi estis inaŭgurita je la 21-a de aprilo, 1927, per matĉo inter Vasco kaj Santos, venkita de la vizitantoj.

Stadiono São Januário
Stadiono Vasco da Gama
Stadiono Vasco da Gama
futbala stadiono
Situo
Loko Rio-de-Ĵanejro
Geografia situo 22° 53′ 27″ S, 43° 13′ 42″ U (mapo)-22.890916666667-43.22825Koordinatoj: 22° 53′ 27″ S, 43° 13′ 42″ U (mapo)
Stadiono São Januário (Rio-de-Ĵanejro)
Stadiono São Januário (Rio-de-Ĵanejro)
DEC
Stadiono São Januário
Stadiono São Januário
Stadiono São Januário
Map
Stadiono São Januário
Datumoj
Konstruadita 6-a de junio 1926
Malfermita 21-a de aprilo 1927
Renovigo 2006 kaj 2012
Posedanto Klubo de Regatas Vasco da Gama
Operacianto Klubo de Regatas Vasco da Gama
Arkitekto Ricardo Severo
Kapacito 15.150 homoj [1]
Dimensioj 105 x 68 m
Luantoj
Klubo de Regatas Vasco da Gama
vdr

La lasta renovigo okazis en 2012.

Statuo de Romário redakti

En 2007 estis inaŭgurita bronza statuo en São Januário de fama futbala ludisto Romário, kiu unue futbalis por la teamo Vasco.

Ne-sportaj okazaĵoj redakti

En 1935 estis realigita en la stadiono la Unua Nacia Kongreso pri Edukado. Ĉeestis la Ministro Gustavo Capanema, la brazila prezidento, Getúlio Vargas kaj centoj da edukistoj kaj studentoj, kiuj diskutis pri nacia edukado.

Ankaŭ en São Januário okazis la ĥoraj kantadoj de la muzikmajstro kaj komponisto Heitor Villa-Lobos, kiu en 1940 kunigis 40.000 lernantoj de Braziljo en ĥoro.

En tiu sama jaro, la stadiono okazigis popolkunveno omaĝe al la 1-a de majo, kie brazila prezidento Getúlio Vargas anoncis la 'Plifirmigo de Laborismaj Leĝoj', la unuaj laborismaj leĝoj de Brazilo.[2] Getúlio dum la tutaj 1940-aj jaroj utiligis São Januário-n por siaj diskursoj.

La stadiono ankaŭ estis sidejo por la Defilo de la Sambaj Grupoj de Rio de Ĵanejro en la jaroj 1943 kaj 1945.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Cadastro Nacional de Estádios de Futebol (portugale). CBF. Arkivita el la originalo je 2013-05-10. Alirita 14-a de januaro 2011.
  2. Há 65 anos, Getúlio Vargas promulgava a CLT na tribuna de São Januário (portugale). Netvasco. Alirita 3-a de aŭgusto 2008.