Stanley „Tookie“ Williams (* 29-a de decembro 1953 en New Orleans; † 13-a de decembro 2005 en prizono San-Quentin, Konteo Marin) estis usona bandofondinto, murdisto kaj infanlibra verkisto.

Vivo redakti

Lin volis lia patrino sufoki dufoje, Stanley inhalis jam en aĝo de 9 gluaĵon. Oni arestis lin unuafoje en aĝo de 17 pro rabado, post unu jaro oni punis lin pro seksatenco.

Tookie Williams plenkreskis en Kalifornio kaj fondis en 1969 kun Raymond Washington la bandon Crips en Los Angeles.

En 1981 li estis mortpunita pro 4 murdoj, okazintaj en 1979 ĉe du priraboj de vendisto (kiun li kapopafis) kaj ĉina familio (kiujn li ekstermis). Li ŝanĝis sian vivstilon en la prizono kaj iĝis verkisto de infanlibroj kontraŭ perforto, drogoj kaj rasismo. Pro tiuj kelkaj bonkoruloj (en 2001 Mario Fehr) nomumis lin al Nobel-premio.

Lian favorigan peton (por nemurdo) rifuzis la kaliforna guberniestro Arnold Schwarzenegger. Por lia peto parolis Snoop Dogg, kiu mem estis ano de Crips, Jesse Jackson, Desmond Tutu, Laurence Fishburne, Danny Glover, Anjelica Huston, Tim Robbins, Susan Sarandon, Jamie Foxx kaj Faris Al-Sultan.

Li estis mortigita per veneninjekto. Lia lasta peto estis unu botelo da lakto.

Filmo redakti

Lia vivo estis filmigita en Redemption: The Stan Tookie Williams Story) kun Jamie Foxx.

Privata vivo redakti

Stanley Williams estis patro de du filoj, el kiuj unu estas en prizono pro mortbato.

Verkoj redakti

  • Stanley Tookie Williams, Barbara Cottman Becnel: Life in Prison, SeaStar Books, 02/2001, ISBN 1587-1709-49
  • Stanley Williams: Redemption: From Original Gangster to Nobel Prize Nominee - The Extraordinary Life Story of Stanley Tookie Williams, Milo Books, 30. November 2004, ISBN 1903-8543-42
  • Stanley Tookie Williams, Barbara C. Becnel: Gangs and Weapons (Tookie Speaks Out Against Gang Violence), Powerkids Press, Januar 2003, ISBN 0823-9234-28
  • Stanley Tookie Williams, Barbara C. Becnel: * Gangs and Drugs (Tookie Speaks Out Against Gang Violence), 1997, ISBN 1568-3813-52
  • Stanley Tookie Williams, Barbara C. Becnel: Gangs and Self-Esteem: Tookie Speaks Out Against Gang Violence (Tookie Speaks Out Against Gang Violence), 1999, ISBN 0613-0269-0X
  • Stanley Tookie Williams, Barbara C. Becnel: Gangs and the Abuse of Power (Tookie Speaks Out Against Gang Violence), 1997, ISBN 1568-3813-01
  • Stanley Tookie Williams, Barbara C. Becnel: Gangs and Violence (Tookie Speaks Out Against Gangs.), 1997, ISBN 0823-9234-52
  • Stanley Tookie Williams, Barbara C. Becnel: Gangs and Wanting to Belong (Tookie Speaks Out Against Gang Violence.), 1997, ISBN 1568-3813-1X
  • Stanley Tookie Williams, Barbara C. Becnel: Gangs and Your Friends (Tookie Speaks Out Against Gangs.), 1997, ISBN 1568-3813-60
  • Stanley Tookie Williams, Barbara C. Becnel: Gangs and Your Neighborhood (Tookie Speaks Out Against Gang Violence.), 1997, ISBN 1568-3813-79
  • Stanley Tookie Williams: Blue Rage, Black Redemption: A Memoir, Damamli Pub Co, 30. März 2005, ISBN 0975-3584-05

Eksteraj ligiloj redakti