Stará Voda (distrikto Gelnica)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Stará Voda |
Stará Voda (hungare Óvíz germane Altwasser) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Stará Voda | |
hungare: Óvíz, germane: Altwasser | |
municipo | |
Parto de municipo Stará Voda
| |
|
|
Oficiala nomo: Stará Voda | |
Ŝtato | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Košice |
Distrikto | Distrikto Gelnica |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Spiŝo |
Montaro | Slovaka ercmontaro |
Rivero | Hnilec |
Situo | Stará Voda |
- alteco | 550 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 47′ 57″ N 20° 40′ 30″ O / 48.79917 °N, 20.67500 °O (mapo) |
Areo | 3,28 km² (328 ha) |
Loĝantaro | 226 (31.12.2011) |
Denseco | 68,9 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1828 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 053 34 |
Telefona antaŭkodo | +421-53 |
Aŭtokodoj | GL |
NUTS | 543632 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Košice
| |
Vikimedia Komunejo: Stará Voda, Gelnica District | |
Retpaĝo: www.staravoda.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Situo
redaktiStará Voda situas laŭ rojo, fine de tre mallonga sakovojo, laŭ fervojo Brezno-Gelnica. La lasta urbo troviĝas je 26 km.
Historio
redaktiLa unua mencio okazis pri la loko (aŭ bienocentro) en 1787 en latina kaj germana formoj "Alt Vasser". "Vetera Aqua". Tiam loĝis tie 223 vilaĝanoj en 27 domoj, en 1828 585 vilaĝanoj en 61 domoj kaj aperis ankaŭ la hungara formo "Ó Víz". La unuaj loĝantoj estis ministoj kaj metalurgiistoj. Ekde 1865 pli nova fandoforno funkciis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Óvíz 336 homoj, (germanoj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Gelnica, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Stará Voda 233 homoj, (escepte unun ĉiuj slovakoj).