Steatozo

La steatozograsa ŝanĝo estas la nomo kiun ricevas en anatomia patologio la nenormala akumulado de trigliceridoj en la citoplasmo de parenkimaj ĉeloj. Plej ofte okazas en la hepato (hepata steatozo), sed aperas ankaŭ en koro, reno ktp.[1] Temas pri inversigebla misordo.[2]

Diferencaj gradoj de hepata steatozo, vidita per optika mikroskopo, en personoj kun hepatito B. En la supra maldekstra bildo ne videblas, sed malsupre dekstre tutcerte.

La riskofaktoroj asociaj al la steatozo estas variaj, kaj povas esti la diabeto mellitus, la protea malnutrado, la arteria hipertensio,[3] toksinoj, obezeco,[4] kaj la dormapneo.[5]

La lipidoj akumuliĝas en vezikoj kiuj, depende de sia grando, klasigas la steatozojn en mikrovezikaj aŭ makrovezikaj. En tiuj lastaj, la kvanto de grasoj estas tiom granda ke ili okupas la tutan citoplasmon kaj movas la kernon al la periferio.[6]

NotojRedakti

  1. Kumar, Abbas kaj Aster, 2013, p. 23.
  2. Kumar, Abbas kaj Aster, 2013, p. 8.
  3. Brookes, MJ; Cooper, BT (aprilo 2007). «Hypertension and fatty liver: guilty by association?». J Hum Hypertens (en angla) 21 (4): 264-70. PMID 17273155. doi:10.1038/sj.jhh.1002148.
  4. Saadeh, S (februaro 2007). «Nonalcoholic Fatty liver disease and obesity». Nutr Clin Pract (en angla) 22 (1): 1-10. PMID 17242448. doi:10.1177/011542650702200101.
  5. Ahmed, MH; Byrne, CD (septembro 2010). «Obstructive sleep apnea syndrome and fatty liver: association or causal link?». World J. Gastroenterol. (en angla) 16 (34): 4243-52. PMC 2937104. PMID 20818807. doi:10.3748/wjg.v16.i34.4243.
  6. Kumar, Abbas kaj Aster, 2013, p. 621.

BibliografioRedakti

  • Kumar, Vinay; Abbas, Abul K.; Aster, John C. (2013). Robbins. Patología humana (9.ª edición). Barcelona: Elsevier. ISBN 978-84-8086-994-2.