Stefan WIECHECKI (plumnome Wiech; 10a de Aŭgusto 1896 – 26a de Julio 1979) estis pola verkisto kaj ĵurnalisto. Li estas tre memorita pro siaj humoraj felietonoj, kiuj kronikis la ĉiutagan vivon de Varsovio kaj kultivis la varsovian dialekton.

Stefan Wiechecki
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1896 (1896-08-10)
en Varsovio
Morto 26-an de julio 1979 (1979-07-26) (82-jaraĝa)
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkisto
vdr

Vivo redakti

En intermilita Pollando li kunlaboris kun nombraj gazetoj de Varsovio, dekomence kiel justica reportisto. Dum nombraj juĝprocesoj li dokumentis tipajn personecojn de la plej malriĉaj, malplej konataj partoj de la urbo kun sia distingitaj kulturo, lingvaĵo kaj kutimoj. Poste li ricevis sian propran kolumnon en Express Wieczorny, nome vespera gazeto, kie li publikigis humorajn skizojn kaj felietonojn kiuj montris personecojn bazitajn sur la personoj kiuj partoprenis en juĝprocesoj en kiuj li partoprenis. Ili atingis multan popularecon kaj fine de la 1930-aj jaroj Wiechecki malfermis ĉokoladan vendejon en la kvartalo Praga, kio iĝis lia ĉefa fonto de enspezo.

Dum la Ribelo de Varsovio de 1944, li estis apartita el sia hejmo en la mala flanko de la rivero, nome en la Malnova Urbo. Tie li kunlaboris kun nombraj gazetoj publikigitaj en la Poli-kontrolita parto de la urbo, ĉefe ĉe Powstaniec. Kunhavante la sorton de la cetero de varsoviaj civiluloj, Wiechecki estis forigita de la urbo post la fino de la ribelo. Tamen, li revenis tuj post la urbo estis rekaptita el la germanoj kaj pluigis siajn taskojn kiel ĵurnalisto. Kelkaj el liaj humoraj historioj estis publikigitaj en libroformo, dum aliaj plue estis publikigitaj de varsoviaj gazetoj.

Li mortis la 26an de Julio 1979 en Varsovio, kie li ests entombigita. Post 1989 unu el la ĉefaj porpiedirantaj zonoj de la urbocentro de Varsovio estis oficiale nomita Wiech Pasejo liahonore.

Lingvo kaj verkaro redakti

Kvankam kritikita de lingvistoj kaj Poli-sciencistoj ĉar li "plenigis la polan lingvon per rubo", li neniam estis konsiderata klasikulo de la varsovia dialekto, tiam subpremita de lernejoj kun aliaj nenormigaj variaĵoj de la literatura lingvaĵo. Unu el la sciencistoj kiuj defendis lin en nombraj artikoloj estis Bronisław Wieczorkiewicz, kiu poste publikigis la unuan monografion pri la dialektoj de Varsovio. Fama pola poeto Julian Tuwim nomis Wiechecki la Homero de la stratoj de Varsovio kaj de la lingvaĵo de Varsovio, dum liaj felietonoj estas menciitaj ankaŭ en la verkoj de Antoni Słonimski, Stefan Kisielewski kaj Maria Pawlikowska-Jasnorzewska.

La romano de Wiechecki nome Cafe pod Minogą estis adpatita al filmo en 1956.