La Stefana kolombo (Chalcophaps stephani) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu estas loĝanto kaj reproduktanto en tropika plej sudorienta Azio en Indonezio, Papuo-Nov-Gvineo kaj en insuloj Salomonoj, tio estas nordoriente de la teritorio de sia samgenrano kaj tre simila kolombo, nome la Smeralda kolombo. Ĝi loĝas en pluvarbaroj kaj densaj ĝangaloj ekde la marnivelo ĝis 1,050 metroj de alteco.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Stefana kolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Chalcophaps Chalcophaps
Specio: Stefana kolombo Chalcophaps stephani
Jacques Pucheran 1853
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

La Stefana kolombo estas fortika, mezgranda kolombo, tipe 24 centimetrojn longa. La dorso estas bruna kaj la flugiloj estas brilsmeralde verdaj, sed ne tiom amplekse kiom ĉe sia samgenrano kaj tre simila kolombo la Smeralda kolombo. La flugilplumoj kaj vosto estas nigrecaj. La kapo kaj nuko estas grizaj, la frunto blankega kaj la subaj partoj estas brunaj. La okuloj estas nigraj kun malhelbrunaj okulringoj, la beko estas brilruĝa kaj la kruroj kaj piedoj ruĝecaj.

Kutimoj redakti

Temas pri solema specio.

Referenco redakti