Eisten

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Stellinu)

Eisten estas komunumo en la distrikto Vispo en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 217 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Eisten
Blazono de Eisten
Blazono de Eisten
Blazono de Eisten
Eisten
Eisten
Eisten
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Vispo
Koordinatoj  46° 11′ 51″ N 7° 53′ 50″ O / 46.19750 °N, 7.89722 °O / 46.19750; 7.89722 (mapo)Koordinatoj: 46° 11′ 51″ N 7° 53′ 50″ O / 46.19750 °N, 7.89722 °O / 46.19750; 7.89722 (mapo)
Nombro de loĝantoj 217
Areo 38,05 km²
Alteco 1086 m super marnivelo
Poŝtkodo 3922
Komunumkodo 6282
Mapo de Eisten
Mapo de Eisten
Situa mapo de Eisten
vdr

Geografio redakti

La komunumo Eisten situas en Supra Valezo 8 kilometroj sude de Vispo en la valo de Saaservispa. La komunumo konsistas el multnombraj setlejoj, nome Zen Eisten, Ahorn, Asp, Bifig, Ze Briggeltinu, Erel, Huteggen, Leidbach, Raaftgarte, Ze Schmidu kaj Stellinu.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 38,05 km², de kiuj 22,4 % estas kovritaj de arbaro, 9,8 % servas por agrikulturo kaj 0,8 % por setlado, pli ol la duono de la komunuma teritorio konsistas el altmontara dezerto.[2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Eisten limas en nordo al Staldenried, en nordoriento al Visperterminen, en oriento al Sempiono, en sudo al Saas-Balen, en sudokcidento al Sankt Niklaus, kaj en okcidento al Grächen.

Trafiko redakti

Tra Eisten pasas la kantona ĉefvojo nr-o 212 de Vispo al Saas-Fee. Pere de la poŝtaŭtolinio de Vispo al Saas-Fee.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Eisten datiĝas el la jaro 1299 kiel Oysten. Dum mezepoko ĝis la eta glaciepoko en la 15-a jarcento ankaŭ pli alte situantaj lokoj kiel Katzenlukren kaj Montwald estis loĝataj. La komunumo Eisten ek de la mezepoko apartenis al la kvartalo Saas de la Valeza Dekono Vispo. En la 16-a jarcento en Eisten okazis pluraj pestoepedemioj. Ĝis 1934 la komunumo atingeblis nur pere de piedaj padoj kaj ĉevale. Tiam la piedpado estis transformita al veturebla kantona vojo.[3]

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Eisten

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti