Stockstadt am Main

komunumo en Bavario, Germanio

Stockstadt am Main - prononco [ŜTOKŝtat am MAJN] - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Aschaffenburg kaj en la distriktaro Malsupra Frankonio de la federacia lando Bavario. La okcidentan limon konsistigas la distrikto Darmstadt-Dieburg de la najbara federacia lando Hesio. La ekonomia centro de Frankfurto ĉe Majno en Hesio foras malpli ol 40 kilometrojn nordokcidente. - prononco [MAJNaŝaf] - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Aschaffenburg kaj en la distriktaro Malsupra Frankonio de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 8 061 loĝantojn sur areo de 18,87 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 427 loĝantoj/km². Tra la teritorio fluas la rivereto Gersprenz kaj ĝi kompreneble ankaŭ situas borde de la rivero Majno, kiel la nomo jam klare indikas. La noma aldonaĵo cetere precipe estas, por diferencigi la loĝlokon de la komunumo Stockstadt am Rhein, situante 50 kilometrojn pli sudokcidente.

Stockstadt am Main
Blazono
Stockstadt am Main (Germanio)
Stockstadt am Main (Germanio)
DEC

Map

foira komunumo en Germanio • neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Malsupra Frankonio
Distrikto Distrikto Aschaffenburg
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 06027
Poŝtkodo 63809–63811
Aŭtomobila kodo AB
Oficiala Municipokodo 09671155
Politiko
Komunumestro Lothar Schaffrath
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Hauptstraße 19-21
63811 Stockstadt a.M
Demografio
Loĝantaro 8061 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 59′ N, 9° 4′ O (mapo)49.9797222222229.0638888888889Koordinatoj: 49° 59′ N, 9° 4′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 117 m
Areo 18,86 km²
Oficiala retejo http://www.stockstadt-am-main.de
vdr

La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj kaj areoj Kleinostheim, Mainaschaff, Aschaffenburg, Kleinostheim en Bavario, kaj aldone Babenhausen kaj Mainhausen en la najbara federacia lando Hesio.

Partneraj komunumoj redakti

Partneraj komunumoj de Stockstadt estas la sekvaj, ĉiuj en la regiono Normandio de   Francio:

Eksteraj ligiloj redakti

 
la katilika kirko sankta Leonardo