Stolany

municipo en la distrikto Chrudim‎ de Ĉeĥio

Municipo Stolany situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en milde ondoforma pejzaĝo sub montetaro Železné hory, sub monteto Dubinec, ĉe Stolanský rivereto, 5 km sudokcidente de la urbo Chrudim. Vivas ĉi tie 408 loĝantoj (2024).

Stolany
municipo
Preĝejo de sankta Mikolao
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Stolany
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Chrudim
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Situo Stolany
 - alteco 288 m s. m.
 - koordinatoj 49° 55′ 40″ N 15° 44′ 43″ O / 49.92778 °N, 15.74528 °O / 49.92778; 15.74528 (mapo)
Katastro 5,47 km² (547 ha) Stolany
Loĝantaro 408 (2024)
Denseco 74,59 loĝ./km²
Unua skribmencio 1229
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 03
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 547891
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Stolany
Retpaĝo: www.stolany.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Mladoňovice, Rabštejnská Lhota, Sobětuchy, Morašice kaj Lány.

Historio

redakti

La unua skriba mencio pri la vilaĝo el la jaro 1229 troviĝas en akto de la reĝo Přemysl Otakar la 1-a, en kiu li atestas, ke li vilaĝon Stolany kun apartenaĵo dediĉas al benediktana monaĥejo de Opatovice.

Loĝantaro

redakti
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869410
1880439
1890445
1900409
1910424
1921465
JaroLoĝantoj
1930398
1950361
1961355
1970311
1980293
1991348
JaroLoĝantoj
2001372
2011365
2014369
2016372
2017381
2018384
JaroLoĝantoj
2019391
2020399
2021364
2022396
2023389
2024408

Memorindaĵoj

redakti

Preĝejo

redakti

Preĝejo de Sankta Nikolao, origine romanika, en la 14-a jarcento rekonstruita en gotika stilo kaj en la jaro 1795 denove en baroka stilo. Ĝi estas ununava kun vasta trilatera presbiterejo apogata per pilieroj, kun barele volbita sakristio sur norda flanko kaj turo antaŭ la okcidenta frontalo. Masiva prisma turo estas kronita per ŝtona piramido kun krenelaĵo kaj kvar figuraj gargojloj en ĝiaj anguloj. En muroj de la turo estas enmasonitaj kelkaj artefaktoj el arka kornico de antaŭa romanika preĝejo. La presbiterejo estas platplafona, sur ĝia norda flanko estas malfrugotika riĉe ornamita sankta ŝranko. La navo havas platan plafonon, la subturejo barelan volbon. Ekipaĵo estas baroka el tempo ĉirkaŭ la jaro 1700, la ĉefaltaro estas kolona kun bildo de Sankta Nikolao, la predikejon dekoras ornamaj reliefoj. En antaŭĉambro estas origina sabloŝtona baptujo. Blazona tomboŝtono estas el la jaro 1549. Ĉirkaŭ la preĝejo estas tombejo protektata per fosaĵo kaj restoj de remparo.

Fortikaĵeto

redakti

Fortikaĵeto, konstruita post la jaro 1577 de Václav Ples Heřmanský el Sloupno troviĝas nun en areo de mastruma korto. En barilmuro estas malfrurenesanca pordego ornamita per bosaĵo, kadrita per toskanaj pilastroj kaj trilatera frontono kun familiaraj blazonoj. En apuda domo estas la ĉambroj kruce volbitaj.

Bibliografio

redakti
  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj

redakti