Mladoňovice (distrikto Chrudim)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Mladoňovice |
Mladoňovice estas municipo situanta en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, sur norda deklivo de Železné hory, 11 km sudokcidente de la urbo Chrudim, 11 km sudoriente de la urbo Heřmanův Městec. Komunumo Mladoňovice administras vastan teritorion grandparte kovritan de arbaroj kun kelkaj malgrandaj domaroj nordokcidente de la ŝoseo n-ro 340 inter Rabštejn kaj Hrbokov. Vivas ĉi tie 343 loĝantoj (2023).
Mladoňovice | |||
municipo | |||
Mladoňovice n-ro 2
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Mladoňovice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Chrudim | ||
Administra municipo | Chrudim | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Fera montaro | ||
Situo | Mladoňovice | ||
- alteco | 437 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 53′ 14″ N 15° 43′ 25″ O / 49.88722 °N, 15.72361 °O (mapo) | ||
Areo | 12,37 km² (1 237 ha) | ||
Loĝantaro | 343 (2023) | ||
Denseco | 27,73 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1329 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 538 21 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0531 | ||
NUTS 5 | CZ0531 571857 | ||
Katastraj teritorioj | 4 | ||
Partoj de municipo | 8 | ||
Bazaj setlejunuoj | 7 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Mladoňovice (Chrudim District) | |||
Retpaĝo: www.obec-mladonovice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Partoj de municipo redakti
Al la municipo apartenas vilaĝpartoj:
- Mladoňovice
- Čejkovice
- Deblov
- Lipina
- Mýtka
- Petříkovice
- Pohled
- Rtetín
Historio redakti
La unuaj historiaj raportoj pri vilaĝo Mladoňovice datiĝas el la jaro 1329, kiam ĝi estis fondita de monaĥejo de Vilémov. Čejkovice estas en dokumentoj konata de la jaro 1494, kiam oni rememoras du kortojn, el kiuj la unua apartenis al Stolany kaj kun ĝi al Pardubice kaj la dua al Rabštýnek kaj al ĝiaj posedantoj. Pohled apartenis ĝis la jaro 1532 al familiaro Pouchobradský el Pouchobrady. Domaro Lipina datiĝas de la jaro 1547, domaroj Deblov, Petříkovice, Rtenín de la jaro 1567 kaj Mýtka de la jaro 1789.
Vidindaĵoj redakti
Vidindaj estas kelkaj centjaraj tilioj, etaj sakralaj konstruaĵoj kaj kampaniletoj.
Bibliografio redakti
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.