Stránské (1869 Stránka, germane Zechitz) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Rýmařov en distrikto Bruntál. Ĝi troviĝas proksimume 5 km sudoriente de Rýmařov. Vivas ĉi tie 60 loĝantoj (2021).

Stránské
germane Zechitz
vilaĝo
Stránské
Oficiala nomo: Stránské
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Administra municipo Rýmařov
Historia regiono Moravio
Montaro Nízký Jeseník
Domoj 51 2010
Situo Stránské
 - koordinatoj 49° 53′ 00″ N 17° 18′ 00″ O / 49.88333 °N, 17.30000 °O / 49.88333; 17.30000 (mapo)
Katastro 16,84 km² (1 684 ha) Stránské
Loĝantaro 60 (2021)
Denseco 3,56 loĝ./km²
Fondo 1320
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 51
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Stránské
Portalo pri Ĉeĥio

Stránské estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 16,84 km².

Historio redakti

La vilaĝon fondis en la jaro 1320 kanoniko Těchan. Post hungara atako la vilaĝo estis neniigita. Nur en la jaro 1548 ĝi estis koloniigita fare de Kryštof z Boskovic. En la jaro 1599 oni ĉi tie mencias voktejon. Ĝis la jaro 1918 la vilaĝo estis nomata Stránka – de tie nomo Stránské. La vilaĝo havis en blazono cervon.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869520
1880502
1890446
1900446
1910440
1921438
JaroLoĝantoj
1930405
1950234
1961192
1970140
198084
199169
JaroLoĝantoj
200146
201157
202160

En Stránské estas registritaj 51 adresoj: 49 daŭraj objektoj kaj 2 dumtempaj aŭ refreŝigejaj objektoj. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 48 domoj, el tio 22 daŭre loĝigitaj.

Memorindaĵoj redakti

  • Preĝejo de sankta Katarino – lasis ĝin konstrui Jan Kobylka z Kobylího en la jaro 1616. La preĝejo estis en la jaro 1768 bruligita de fulmo kaj nur en la jaro 1780 riparita fare de fratoj Schiebel (la plej malnova familio en la municipo). Unikaj tomboŝtonoj el ardezo kun kompleta biografio de mortinto estis malkovritaj en ĉi tiea tombejo kaj lokigitaj por vidi ilin en muzeo en Rýmařov.

Fotogalerio redakti