Strenči
Strenči estas urbo en Latvia historia regiono Vidzeme, en la nordo de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Valmiera kaj situas en orienta parto de la distrikto, sur la dekstra bordo de rivero Gauja. Loka arbara industrio, transporto kaj medicina servocentro. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 20 km de Valmiera, 30 km de Valka kaj 132 km de Rigo.[1]
Strenči | ||
Urbo | ||
Hospitala kamentubo kun akvocisterno
| ||
|
||
Lando | Latvio | |
---|---|---|
Municipo | Valmiera | |
Historia regiono | Livonio aŭ Livlando (latve Vidzeme) | |
Rivero | Gauja, Strenčupīte | |
Supermara alteco | 45 m s. m. | |
Koordinatoj | 57° 37′ 39″ N 25° 41′ 06″ O / 57.62750 °N, 25.68500 °O (mapo) | |
Areo | 5,7 km² (570 ha) | |
Loĝantaro | 988 (29.01.2021) | |
Denseco | 173,33 loĝ./km² | |
Urborajtoj | 1928 | |
Horzono | EET (UTC+2) | |
- somera tempo | EEST (UTC+3) | |
Poŝtkodo | LV-4730 | |
| ||
| ||
Vikimedia Komunejo: Strenči | ||
Historio redakti
La unua fonto, kiu rakontas pri la setlejo sur la loko de la nuna urbo Strenči, estas la vojmapoj de la sveda poŝtejo fine de la 17-a jarcento. En la dua duono de la 18-a jarcento, arbohakistoj kaj flosistoj komencis ekloĝi ĉi tie. Antaŭe Strenči estis nomita la "ĉefurbo de Gauja flosistoj".
Strenči komencis formiĝi kiel grava setlejo post la malfermo de la Stakle stacio (germane Stakeln) sur la fervoja linio Rigo-Pskovo en 1889.[2] En 1895, Strenči akiris la rajtojn de urbeto. En la arbaro inter la stacidomo kaj la ŝoseo Rigo-Tartu en 1899, laŭ iniciato de la Vidzeme Kavalira organizacio, estis decidite konstrui psikiatrian hospitalon kun parkon, kies estis konstruada en 1903-1907.
Post la establado de la Respubliko de Latvio, Strenči evoluis en komercan kaj produktadcentron, tial en 1928 ili ricevis urborajtojn. En 1935, la urbo havis 313 loĝdomojn (11 masonaĵoj, 180 lignaj, 122 mikstipaj), 59 butikojn kaj 76 produktentreprenojn - muelejo, lignaĵejo, kolbasolaborejo, ktp.
La Dua Mondmilito markis tragikan turniĝon en la vivo de urbeto: en 1941-1949 sovetiaj represistoj deportis 44 loĝantojn de la urbo, kaj la nazioj mortigis judoj kaj multajn pacientojn en psikiatria hospitalo.
Geografio redakti
La urbo situas en la Norda Vidzeme malaltebenaĵo sur la bordo de la rivero Gauja.[3]
Averaĝa temperaturo estas -5,5°C en januaro kaj +16,5°C en julio. Da precipitaĵo falas 650 mm jare.[3]
Transporto redakti
La fervoja linio Rigo-Valga pasas proksime de la urbo. Estas ĉiutage 2 trajnoj al Rigo-Valga kaj 2 al Valga-Rigo.
La ĉefa aŭtovojoj de urbo estas E264/A3 (Rigo)-Inčukalns-Valga-(Narva), P25 (Smiltene-Strenči) kaj P26 (Strenči-Seda), lokaj vojoj estas V239 (Strenči-stacio Seda), V233 (Strenči-Trikāta-Miega) kaj V238 (Strenči-Ēvele-Ķemere).
Loĝantaro redakti
Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 959 personoj sur areo de 5,72 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 168 loĝantoj/km².
Ŝanĝo de loĝantaro redakti
Jaro | Homoj[2][4] |
---|---|
1935 | 1763 |
1969 | 2300 |
1979 | 2666 |
2000 | 1751 |
2021 | 963 |
Etna strukturo redakti
Jaro | Homoj kune | Latvoj | Rusoj | Belorusoj | Ukrainoj | Poloj | Litovoj | La cetero[4] |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
2000 | 1751 | 1437 (82%) | 212 (12%) | 30 (2%) | 15 (1%) | 11 (1%) | 25 (1%) | 21 (1%) |
2021 | 963 | 853 (89%) | 81 (8%) | 6 (1%) | 3 (0%) | 6 (1%) | 8 (1%) | 5 (1%) |
Vidindaĵoj redakti
- Psikoneŭrologia hospitalo (1907) kun parko kaj muzeo
- Apoteko (1901)
- Strenču sojloj en Gauja (5 km longaj)
- Ĉiujara flosa festivalo
Bildoj redakti
-
Strenči, Rīgas strato.
-
Rivereto Strenčupīte apud Rīgas strato.
-
Psikoneŭrologiaj hospitalkompleksaj konstruaĵoj.
-
Memorŝtono al la judoj, mortigitaj en 1941.
-
La ponto super Gauja.
Referencoj redakti
- ↑ Toponavi.com. Distancoj
- ↑ 2,0 2,1 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 3, p. 435.
- ↑ 3,0 3,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
- ↑ 4,0 4,1 stat.gov.lv
Eksteraj ligiloj redakti
Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Strenči en Vikimedia Komunejo