La Stria vespobuteo (Pernis celebensis) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kaj genro de Vespobuteoj, el kiu ĝi estas unu el la tri specioj. Ĝi estas el la tri samgenranoj la plej rara specio kaj kun plej limigita teritorio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Stria vespobuteo
Stria vespobuteo
Stria vespobuteo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Pernis
Specio: P. celebensis
Pernis celebensis
(Wallace, 1868)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Ĝi troviĝas en Indonezio kaj Filipinoj. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj aŭ montarbaroj; ankaŭ arbarbordoj kaj parte klarigitaj arbaraj areoj.

Aspekto redakti

Temas pri tre malhelbruna birdo supre kun helaj subaj partoj tre fajne striecaj ĉe flugoplumoj kaj du malhelaj vostaj bendoj, la plej antaŭfina plej larĝa. La okulo estas flaveca kaj estas malhela superokula strio. Super ruĝecbruna nuko estas malhelbruna kresteto.

Taksonomio redakti

La genro Pernis estas praa akcipitredo sen proksimaj rilatoj al genro Buteo (Seibold kaj Helbig 1995). Wink (1995) trovis, ke ĝi kuniĝas al klado de malnovmondaj vulturoj Neophron/Gypaetus. Baze sur molekulaj sekvencoj de la citokromo b, Gamauf kaj Haring (2004) trovis, ke la kukolagloj de la genro Aviceda formas fratan grupon de Pernis, sed tiu analizo indikis, ke Henicopernis kaj la malnovmondaj vulturoj, Gypaetus kaj Neophron ŝajnas nur malproksime rilataj al Pernis. Tiuj aŭtoroj rekomendis ankaŭ separi la populaciojn de Filipina vespobuteo iam inkluditaj kiel parto de P. celebensis kiel plena specio. Ties molekulaj trovoj koincidas kun evidentaj morfologiaj diferencoj, nome la Filipinaj birdoj estas palaj kaj krestaj, dum la Sulavesaj populacioj de P. celebensis estas koloraj kaj ne havas kreston.

Peters (1931) agnoskis nur unusolan specion de Pernis (P. apivorus) kun kvin subspecioj. Li lokigis la genron Pernis kune kun la genroj Aviceda, Henicopernis, Leptodon, Chondrohierax, kaj Elanoides en nova subfamilio, nome Perninae (Pernenoj). Baze sur plumara disvolviĝo, morfologio, kaj osteologia karaktero (Jollie 1977) kaj skeletaj kaj plumopedikaj karakteroj (Holdoway 1984), Pernis estis konsiderata kiel baza stirpo de Akcipitredoj kaj kuniĝas al malnovmondaj vulturoj, Gypaetus kaj Neophron. De Boer kaj Sinoo (1984) proponis ankaŭ rilaton inter Pernis kaj Gypaetus, baze sur karilogia analizo. Fine Wink (1995) kaj Wink kaj Sauer-Gürth (2000) konfirmis tiujn rilatojn, uzante molekulajn sekvencojn de mitokondria citokromo b.

Kutimoj redakti

Ĝi regule ŝvebas super arbaroj kaj klarejoj kaj valoj en meztago, sed alitempe malfacile videblas kaj facile senvide preterpasata. Foje ripozas sur elstaraĵoj ĉe arbarbordoj aŭ en arbara subkreskaĵaro, sed ĉefe ripozas inter densa foliaro en alta aŭ mezalta arbo. Ĝi kutime videblas sole aŭ en paroj, foje en malgrandaj grupoj (Coates kaj Bishop 1997). Manĝo inkludas abelojn, abellarvojn, abelujojn, kaj foje birdojn (Coates kaj Bishop 1997). Nemigranta specio, sed junuloj disiĝas el reproduktaj areoj (Bildstein 2006).

Bibliografio redakti

  • Clark, W.S. 1994. Barred Honey-buzzard. P. 112 in del Hoyo, J., A. Elliott, and J. Sargatal (eds.), Handbook of birds of the world. Vol. 2. New World vultures to guineafowl. Lynx Edicions, Barcelona.
  • Coates, B.J., kaj K.D. Bishop. 1997. A guide to the birds of Wallacea, Sulawesi, the Moluccas and Lesser Sunda Islands, Indonesia. Dove Publications, Alderley, Queensland, Australia.
  • Ferguson-Lees, J., and D.A. Christie. 2001. Raptors of the world. Houghton Mifflin, Boston, MA.
  • Gamauf, A., kaj E. Haring. 2004. Molecular phylogeny and biogeography of honey-buzzards (genera Pernis and Henicopernis). Journal of Zoological Systematics and Evolutionary Research 42:145-153.
  • Gamauf, A., kaj M. Preleuthner. 1998. A new taxon of the Barred Honeybuzzard Pernis celebensis from the Philippines. Bulletin of the British Ornithologists’ Club 118:90-101.
  • Gamauf, A., M. Preleuthner, kaj H. Winkler. 1998. Aggressive mimicry in SE Asian birds of prey: Barred Honey Buzzards Pernis celebensis/i> vs. hawk-eagles Spizaetus spp. P. 46 in Program of the Fifth World Conference on Birds of Prey and Owls, Midrand, South Africa.
  • Global Raptor Information Network. 2010. Species account: Sulawesi Honey Buzzard Pernis celebensis. Konsultita el http://www.globalraptors.org la 17 Nov. 2010
  • van Balen, B.S. 1998. Tropical forest raptors in Indonesia: recent information on distribution, status, and conservation. Journal of Raptor Research 32:56-63.

Wink, M. 1995. Phylogeny of Old and New World vultures (Aves: Accipitridae and Cathartidae) inferred from nucleotide sequences of the mitochondrial cytochrome b gene. Verlag der Zeitschrift für Naturforschung 50c:868-882.

Referencoj redakti