Suĉbotelo
Suĉbotelo aŭ bebobotelo estas botelo kun surfiksita suĉilsimila cicumo kaj ĉapo por bone fermi ĝin.
Dum la unuaj monatoj per la suĉbotelo oni donas al bebo forpumpitan patrinan lakton aŭ artefaritan lakton, poste eblas doni ankaŭ akvon, sukon aŭ herboteon.
Kutimaj grandecoj de suĉboteloj estas nuntempe 125 ml, 240 ml kaj 330 ml. Cicumoj ekzistas diversformaj kaj kun unu ĝis kvar malfermoj. Ekzistas sistemoj, por malhelpi la gluton de aero al beboj.
Kialoj
redaktiKialoj por nutri bebon per suĉbotelo anstataŭ per rekta mamnutrado estas diversaj:
- malsanuleja restado de la bebo aŭ de la patrino, ekz. postoperacio,
- malŝato de la patrino rilate al mamnutrado,
- uzo de la patrino de farmaciaj produktoj kiuj povas atingi la patrinan lakton.
Materialo
redaktiKutime estas suĉboteloj el vitro aŭ polimeroj.
Ekzistis polimeraj boteloj kun enhavo de bisfenolo A, kiu povas negative influi la sanon de la bebo.[1][2]. Kanado[3] kaj la Europa Unio[4] malpermesis la vendadon de suĉboteloj enhavantaj bisfenolon A.
Vitraj boteloj havas la malavantaĝon esti rompiĝemaj kaj pli pezaj. Tio gravas, kiam la bebo komencas teni mem la botelon. Kelkaj fabrikantoj proponas suĉbotelojn el polipropilenoj (Dr. Brown's, NUK).
Cicumoj estas kutime el latekso kaj silikono. Tiu lasta materialo rezistas malpli al mordoj, sed estas malpli alergiiga.
Historio
redaktiJam en antikvo ekzistis suĉbetoloj. Ili estis el argilo. Ekde la 16-a jarcento oni uzis ledon aŭ lignon por produkti tiajn botelojn; ekde la 17-a jarcento oni uzis ankaŭ bovokornojn.[5]
Cicumoj estis el ledo aŭ kotono. Ekde la 19-a jarcento oni uzis ankaŭ bierbotelojn, kiujn oni ŝtopis per kotonaĵo. Poste oni metis cicumon el gumo super la botelrandon. En la 1930-aj jaroj surmerkatiĝis lateksaj cicumoj.
Referencoj
redakti- ↑ Sueddeutsche.de: Bisphenol A, Hormone im Babyfläschchen Arkivigite je 2008-04-28 per la retarkivo Wayback Machine (7-an de februaro 2007)
- ↑ Spiegel.de: Weichmacher könnte Hirngewebe schädigen
- ↑ Kanada verbietet giftige Babyflaschen (Kanado malpermesas venenajn suĉbotelojn), Welt-Online, 1-an de majo 2008
- ↑ "Bisfenolo A" ĉe EFSA
- ↑ The history of the feeding bottle (angle). Arkivita el la originalo je 2007-11-21. Alirita 2008-04-25.
Eksteraj ligiloj
redakti- Subtaksata danĝero - kial administracioj ne malakceptas kemiaĵojn en suĉboteloj (germane) Arkivigite je 2007-10-17 per la retarkivo Wayback Machine