Subĉiela minado

(Alidirektita el Subĉiela mino)

Subĉiela minado estas tekniko por surfaca minado kaj elfosado de rokojmineraloj el la tero pere de ties removado el malferma truo aŭ ŝtonminejo.

Machinery is minuscule compared to the size of this mine.
Rokeksplodado ĉe granda subĉiela or-mino Twin Creeks en Nevado, Usono. Notu la grandon de la elfosaj maŝinoj por komparo (fone, maldekstre), kaj ke la fundo de la minejo ne estas videbla.

Tiu formo de minado diferencas el ekstraktaj metodoj kiuj postulas tuneladon ene de la tero, kiaj subtera minado. Subĉielaj minoj estas uzitaj kiam la kuŝejoj de komerce utilaj mineraloj aŭ rokoj troviĝas proksime de la surfaco; tio estas, kie la teramaso (surfaca materialo kiu kovras la valoran kuŝejon) estas relative fajna aŭ la materialo de intereso estas strukture maltaŭga por tunelado (kiel okazas ĉe sablo, cindro, kaj gruzo). Por mineraloj kiuj estas profunde sub la surfaco — kie la teramaso estas dika aŭ la mineralo estas kiel vejnoj en dura roko — subteraj minmetodoj ekstraktas la valoran materialon.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti