Subterejo de la reĝa palaco de Praga burgo

Subterejo de la reĝa palaco de Praga burgo estas restaĵo de devena romana burga palaco de princo Soběslav, kaj ĝi estas alirebla por publiko el Malnova reĝa palaco en la 3-a kortego de Praga burgo.

Urbo Prago estiĝis per sinsekva kunigado de kelkaj romanaj vilaĝoj. Ties devena centro estis verŝajne staplejo en la lokoj de hodiaŭa Malgrankvartala placo. La staplejo kaj travadejo trans rivero Vultavo estis ŝirmataj de Praga burgo, kiu estiĝis ĉirkaŭ la jaro 875 en proporcie mallarĝa kaj sekega rokelstaraĵo, kiu ne estis antaŭe tro loĝigata. Dum pluaj konstrureguligoj estis necese la burgan parcelon ebenigi kaj plilarĝigi. Tiel okazis, ke kelkaj partoj de la devena burgejo hodiaŭ situas preskaŭ 7 m profunde sub tavoloj de ofte nestabilaj surveturigaĵoj.

Signifa alikonstruo de la burga distrikto komenciĝis en la jaro 1135 pro iniciato de princo Soběslav. En la suba etaĝo de Malnova reĝa palaco ni trovas monumentan romanan spacon, kiu estis devene apartigita en kelke da ĉambroj. La romanan volbon apogas pli novaj, gotikaj brikzonoj, kiuj statike sekurigas la supran etaĝon de la reĝa palaco. Niĉoj enfrunto kunigis la romanan ĉambregon kun kripto sub preĝejo de Ĉiuj sanktuloj, kie fine de la dua mondmilito estis kaŝitaj kronadjuveloj kaj parto de tombŝtono de Johano Nepomuka. La palaco de Soběslav servis devene eble kiel socia ĉambro, pli malfrue kiel vinkeloj kaj eĉ kiel karcero.

Malmulte konata estas arkeologia subterejo de Praga burgo sub la 3-a kortego. En la jaroj 19251929 ĉi tie okazis arkeologia esploro. Hodiaŭ estas sub ties pli granda parto ampleksa spaco kun elfosaĵoj kaj trotuaroj, kies plafonon kreas betona, nove reguligita konstruskeleto kovrita per pavimo laŭ propono de Josip Plečnik. En la subterejo estas ĉi tie malkovrita vico da rimarkindaj objektoj: parte detruitaj, per branĉoj traplektitaj remparoj de la devena burgejo, argilaj romanaj remparoj kaj preskaŭ plenaj fundamentoj de romana preĝejo, kiu estis kunigita kun baziliko per aparta koridoro.