Sud-Afriko en la Vintra Olimpiko 1960

La sudafrika teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 1960 en Squaw Valley havis 4 sportistojn. Ili partoprenis en 1 fako. La sportistoj atingis neniun medalon.

olimpika signo en Squaw Valley
Unio de Sud-Afriko en la Vintra Olimpiko 1960
Vintra Olimpiko 1960 en Squaw Valley
Flagtenanto: 
Sportistoj 4 en 1 fako
Medaloj
rango:
Oro
0
Arĝento
0
Bronzo
0
Sume
0
vdr

Temis pri la unua apero de sudafrika teamo en vintra olimpiko, kiun kunordigis la South African Olympic and Commonwealth Association, nacia olimpika komitato agnoskita ĝis la jaro 1962, funkcianta laŭ la ŝtataj leĝoj de rasa apartismo principe nur por blankulaj sportistoj, kaj antaŭulo de la nuna Sud-Afrika Sporta Konfederacio kaj Olimpika Komitato fondita en 1991. Pro la malpermeso de 1962 partopreni pluajn olimpikojn, krom se la nacia olimpika komitato tute traorganizus sin kaj ne farus ajnan diferencon, el kiu etno venus unuopa sportisto, la sekva fojo ke sudafrikaj sportistoj partoprenos olimpikon estos nur en la Somera Olimpiko 1992 en Barcelono kaj sekve la Vintra Olimpiko 1994 en Lillehammer.

Eksteraj ligiloj redakti