Sud-Afriko en la Vintra Olimpiko 1994

La sudafrika teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 1994 en Lillehammer havis 2 sportistojn. Ili partoprenis en 2 fakoj. Flagtenanto de la sudafrika teamo estis Alexander Heath (alpa skiado). La sportistoj atingis neniun medalon.

Sud-Afriko en la Vintra Olimpiko 1994
Vintra Olimpiko 1994 en Lillehammer
Flagtenanto:  Alexander Heath (alpa skiado)
Sportistoj 2 en 2 fakoj
Medaloj
rango:
Oro
0
Arĝento
0
Bronzo
0
Sume
0
vdr

La unua apero de sudafrika teamo en vintra olimpiko estis 34 jarojn antaŭe, en la Vintra Olimpiko 1960 - kunordigis la South African Olympic and Commonwealth Association, nacia olimpika komitato agnoskita ĝis la jaro 1962, funkcianta laŭ la ŝtataj leĝoj de rasa apartismo principe nur por blankulaj sportistoj, kaj antaŭulo de la nuna Sud-Afrika Sporta Konfederacio kaj Olimpika Komitato fondita en 1991. Pro la malpermeso de 1962 partopreni pluajn olimpikojn, krom se la nacia olimpika komitato tute traorganizus sin kaj ne farus ajnan diferencon, el kiu etno venus unuopa sportisto, la sekva fojo ke sudafrikaj sportistoj partoprenos olimpikon estos nur en la Somera Olimpiko 1992 en Barcelono kaj sekve la simbola, nur du-persona teamo en la Vintra Olimpiko 1994 en Lillehammer.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la teamo de la nova nacia vintra olimpika teamo en sia unua olimpiko simboliĝis per la jena flago