Suda Bugo
Suda Bugo[1][2] (ukraine Південний Буг, pole Boh, ruse Южный Буг) estas rivero en la sud-okcidenta parto de Ukrainio. La rivero longas 853 kilometrojn, havas la basenon 63.700 km² grandan kaj estas tria plej granda rivero de Ukrainio.
Suda Bugo | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 806 km |
Akvokolekta areo | 63 700 km² |
Averaĝa trafluo | ĉ. 90 m³/s en la malsupra parto |
Fluo | |
Fonto | Podolio |
- Alteco super marnivelo | 320 m |
- Koordinatoj | 49° 37′ 53″ N, 26° 25′ 44″ O (mapo)49.63138888888926.428888888889 |
Enfluejo | Nigra Maro |
- Alteco | 0 m |
- Koordinatoj | 46° 40′ 38″ N, 31° 55′ 59″ O (mapo)46.67722222222231.933055555556 |
Geografio | |
Landoj | Ukrainio |
Suda Bugo sur la mapo de Ukrainio
| |
La nomo
redaktiHelenoj konis la riveron sub la nomoj Υιπανις aŭ Ιπανις. En la malnovaj rusaj analoj oni mencias la riveron ankaŭ sub la nomoj Bog, Boug. Pri la deveno de la nomo estas kelkaj hipotezoj. Iuj opinias, ke la nomo venas el la malnova balto-slava radiko Bog ("fluo") aŭ bougb ("fleksiĝi"). Laŭ la alia teorio la nomo venas de la slava vorto бог ("dio"). Fine, iuj rilatigas la nomon kun la malnovgermana vorto Bach ("rojo").
Hidrografio
redaktiFonto de la rivero troviĝas en Podolio, oriente de la urbo Voloĉisk kaj 90 kilometrojn okcidente de Ĥmelnicko. Komence la rivero fluas orienten tra Vinico, apud kiu ĝi ŝanĝas la direkton al la sud-oriento. Fine la rivero alfluas la Nigran Maron apud la urbo Mikolajivo.
La rivero havas kelkajn fontojn de nutrado, sed ĉefe estas nutrata danke al neĝo. La alta akvo estas inter fino de februaro kaj komenco de majo, la malalta akvo estas inter junio kaj februaro. Preskaŭ ĉiujare la rivero glaciiĝas en novembro-februaro; la glaci-rompiĝo okazas meze de marto. La mineraleco de la akvo estas ĝis 0,9 g/l. La areo de la akvo-baseno estas ĉ. 63 700 km².
La ĉefaj alfluantoj: Ploska, Vovk, Ternova, Ikva, Sluĉ, Ĥomora, Zgar, Riv, Sob, Doĥna, Savranka, Sinjuĥa, Mertvovid, Ingul, Kodima, Gnilij Jalanec.
Ĉe la rivero troviĝas la jenaj loĝlokoj: Ĥmelnicko, Ĥmelnik, Vinico, Gnivan, Ladiĵin, Savran, Hajvoron, Pervomajsk, Juĵnoukrajinsk, Voznesensk, Nova Odesa, Mikolajivo.
Ĉe la urbo Vinico kaj sude de la urbo Voznesensk la rivero estas taŭga por ŝip-navigado. Sur la rivero estas konstruita unu hidroelektra centralo.
Fotoj
redakti-
Suda Bugo ĉe la vilaĝo Migei
-
La kunfluejo de Suda Bugo kun la rivero Ingul
Referencoj
redakti- ↑ Pacjurko 2015, p. 207.
- ↑ Pacjurko 2015, p. 1505.
Literaturo
redakti- Pacjurko, Volodimir; Eŭheno Kovtonjuk. (2015) “Ґлосарій українських реалій, яких немає в PIV та NPIV”, Великий есперантсько-український словник (Granda Esperanta-ukraina vortaro) (pdf) (ukraine).