Suma

apriora planlingvo

Suma estas apriora planlingvo, kreita de la usona kuracisto Barnett Russell. Li ekfaris ĝin en 1937[1] kaj eldonis plurajn librojn pri ĝi; la unua estis Suma, the 1000-word universal language (1957) kaj la lasta Suma, a neutral universal language (1966). Ankaŭ ekzistas germana-Suma vortaro kaj kolekto de fe-rakontoj en Suma.

Suma estas apriora lingvo, tio estas, la vortoj ne estas bazitaj de aliaj lingvoj (ekz. vino – vino, rato – rato).[klarigu] Ne ekzistas apudaj konsonantoj en la vortoj (ekz. gardi, protekti; ganti, danci, tsadi, skui).[klarigu] La gramatiko estas minimuma kaj izolanta kun neniom da fleksio.

Russell ankaŭ kreis la planlingvon Inga, kun simila gramatiko, sed vortoj devenaj de la angla.

GramatikoRedakti

Suma uzas 19 literojn: a, i, u, o, e, b, d, f, g, k, l, m, n, p, r, s, t, v, z.

Laŭ la aŭtoro, ĉiuj devas prononci la literojn kiel en siaj naciaj lingvoj. Suma estas izolanta lingvo kun minimuma gramatiko. Verboj ne varias, kaj ne estas kazoj aŭ pluralo. La lingvo ne havas artikolojn.

Substantivoj ofte finigas kun -e aŭ -o, kaj verboj kun -i, sed ne ĉiuj vortoj sekvas tiujn regulojn.[2]

SpecimenojRedakti

Ekzemplaj frazoj[2] kun subaj tradukoj:

  • ma oki mi pigo temo
mi vidis vin hieraŭ
  • ma oki mu e mu oki ma
mi vidas lin kaj li vidas min
  • baba kato, dia kato
unu knabo, du knaboj

Nombroj 1–10:

baba, dia, fua, goa, kea, lai, mimi, nui, poi, baba rei

La komenco[1] de la rakonto pri Pigmaliono kaj Galatea, kun traduko sube:

pigo bona dako CYPRUS lati soma e gona gide tapo domo, dea sio devo te pigmalion. mu tesi tama pimo seta nate kosi pota puni puto ale muta. seta lia mu meti soki to davi sita.
Antaŭ multa tempo, Kipro havis junan kaj lertan skulptiston, kies nomo estis Pigmaliono. Li malamas ĉiujn virinojn ĉar la naturo donis kelkajn erarojn al ili. Pro tio, li decidis neniam edziĝi.

Laŭvorte:

malantaŭo longa tempo C. havi juna kaj lerta formo arto homo, de kiu nomo esti p. li malami ĉiuj virino ĉar naturo doni multa erari -ado al ili. ĉar -e li fini pensi [malklara] edzigi neniam

BibliografioRedakti

Ĉiuj ĉi tiuj libroj verkita de Barnett Russell.

  • Suma phrase dictionary, the 1000-word universal language
Gordena, California: 1957 (PM 8840.R86)
  • Suma: a neutral world language
Plainview, New York: 3rd edition, 1966 (118 p.)
  • Deutscher Schlüssel zu Suma, eine Neutrale Weltsprache
Plainview, New York: 1966 (28 p.)
  • Hundred Suma words in fairy tales
1967 (27 p.)

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 Bernard Golden: La estetika principo en planlingvoj
  2. 2,0 2,1 Rick Harrison: language profile: suma

Eksteraj ligilojRedakti