Summit

albumo de Astor Piazzolla

Summit estis la komuna projekto de Astor Piazzolla kaj Gerry Mulligan. En Eŭropo komence publikigita kiel Tango Nuevo, la verko aperis ankaŭ sub la nomo Reunion Cumbre kaj 1974.

Muzikistaro redakti

Ekesto redakti

Ekde 1940 ĝis nun mi havis la plej terurajn problemojn, nur nur por popolmuziko nome tango ... (Astor Piazzolla)

Piazzolla, kiu nuntempe validas kiel la granda noviganto de argentina tango, konatiĝis en 1954 dum sia studo ĉe Nadia Boulanger en Parizo kun Gerry Mulligan, kiu estis alvojaĝinta kun sia okopo al Festival Salon du Jazz. La ideojn kaj impulsojn, kiuj ekestis je ilia unua komuna prezentado, la du tamen estis muzike realigontaj nur en 1974 je la festivalo Rassegna International en Venecio kaj per la komuna sondisko Summit. Per instigo de Boulanger Piazzolla estis intertempe trovinta sian identecon en la tango argentina (kaj ne en eŭropaj stiloj) – kaj estis komencinta novigi ĝin ĝisfunde. La albumo, en Eŭropo publikigita sub la nomo Tango Nuevo, donis al la muziko de Piazzolla kaj de liaj posteuloj la nomon, kvankam la muziko, kies etoso plejparte estas stampita de la esprimforta baritonsaksofono de Mulligan, stile pli estas alordigebla al ĵazo ol al argentina tango. Publiko, gazetaro, muzikistoj kaj dancistoj el la kampo de argentina tango estis malsam-opinie, kaj la tutmonda eksukceso de Piazzolla kiel unu el la grandaj komponistoj de argentina tango estis sukcesonta nur plurajn jarojn poste (je la tempo de la argentina militista diktaturo).

Piazolla kaj Mulligan renkontiĝis aŭtunon de 1974 en Milano, por registradmuziki la diskon kun itala studio-ensemblo. Por tio ili estis ekde la 24-a ĝis la 26-a de septembro kaj ekde la 1-a ĝis la 4-a de oktobro 1974 en la registradostudio, kie Tonino Paolillo respondecis kiel soninĝeniero. Intertempe ili muzikis kun malgranda ensemblo en Venecio, kie la itala televido sonregistris kaj dissendis je la 28-a de septembro la komponaĵon „Close Your Eyes“.

Titoloj redakti

  1. 20 Years Ago – 6:26
  2. Close Your Eyes And Listen – 4:32
  3. Years Of Solitude – 4:07
  4. Deus Xango – 3:45
  5. 20 Years After – 4:10
  6. Aire De Buenos Aires – 4:37
  7. Reminiscence – 6:30
  8. Summit – 3:35

Escepte de Aire De Buenos Aires, kiun kontribuis Mulligan, ĉiuj komponaĵoj devenas de Piazzolla, kiuj ankaŭ verkis ĉiujn aranĝaĵojn.

Efiko redakti

La itala gazeto La Opinion tekstis jam la 24-an de decembro 1974:

"Summit" ... estas ne nur la plej admirinda aŭ iu albumo liverenda de nur Mulligan jam delonge. Estas ankaŭ konfirmo por tio, ke Piazzolla daŭrigas estis kreanto de ne-subaĉetebla personeco, en kiu ajn kunteksto aŭ urbo. La hontiga je tio estas, ke tio li ne povas estis en sia propra patrujo.

La muzikalbumo, kiu en 1975 eniris kiel Tango Nuevo per WEA Records en la eldonejo Atlantic mezeŭropajn vendejojn, baldaŭ jam fariĝis vendosukceso ankaŭ trans la vere ĵazaj kaj tangaj mondetoj; ĝi kontribuis al la popularigo de Nova Tango. Ĝis nun ĝi nenion perdis de sia ĉarme aparta kuriozeco kaj ĉiam denove estos publikigita sub diversaj titoloj. Ĝi validas kiel eksterepoka klasikaĵo.

Eksteraj ligiloj redakti