Suno kaj luno

(Alidirektita el Suno kaj Luno)

La kombinaĵo de suno kaj luno, kutimaj kiel respektivaj personigoj ekde la antikvo, fariĝis en la kristana arto de okcidenta Eŭropo atributa bildero de la krucumado de Kristo.

Krucumo de Kristo, super la krucumilo maldektstre kaj dekstre suno kaj luno; sakramentario por Monaĥejo Lorsch, proksimume 1000. Biblioteko de Kastelo Chantilly, ms. 40, folio 4 verso

Historio de la uzado redakti

En la antikvo suno kaj luno estis regecaj simboloj kaj aperis krom tio kiel personigitaj gedioj en la greka mitaro kiel Helios kaj Seleno kaj en la roma mitaro kiel Sol kaj Luna.

Al la frua kristana arto la astroj servis por la glorado de Jesuo Kristo. En malnovkristanaj prezentadoj la astroj aperas komence kiel astronomiaj formitaĵoj en la kunteksto de la krucomorto; en la 9-a kaj 10-a jarcentoj, en la epokoj de la Karolidoj kaj Otidoj, venkis la antikva tradicio de la personigo.

Literaturo redakti

  • Lexikon der christlichen Ikonographie. Freiburg 1994/2004; kvara volumo, kolonoj 178–180
  • Christian Rietschel: Sinnzeichen des Glaubens. Berlino 1965