La suona (ĉine 唢 唢呐 呐, nome 嗩 嗩吶 吶, pinjine: suǒ nà), nomata ankaŭ laba (ĉine , pinjine: lǎbā) aŭ haidi (ĉine , pinjine: hǎidí) estas ligna blovinstrumento kun duobla anĉo simila al ŝalmo de la Hanoj de Ĉinio.

Suona, ĉina trumpeto.

Priskribo redakti

Ĝi havas altan kaj tre akutan sonon kaj estas uzata ofte de la ensembloj de tradicia ĉina muziko, partikulare de tiuj kiuj ludas subĉiele. Temas pri grava instrumento por la tradicia popola muziko de la nordo de Ĉinio, partikulare ĉe la provincoj Ŝandongo kaj Henano, kie dum multa tempo estis uzata por festoj aŭ por militaj celoj. Ĝi krome estas uzata por nuptoj, funebroj kaj procesioj kombine kun ŝengoj, gongoj, tamburoj kaj aliaj instrumentoj. Tiuj ensembloj de vento kaj perkuto ricevas la nomon de ĉuidaguĉui. Konata versio de la suona estas la ĉina korneto, instrumento kiu estas tre uzata kiel melodia elemento nepra por la "konga santiaga", tipo de popolmuziko same nepra por popolaj festoj en la orienta regiono de Kubo, kies ĉefurbo estas Santiago de Cuba, kaj de tie ties nomo "santiaga".

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Wang, Min (2001). The Musical and Cultural Meanings of Shandong Guchuiyue from the People's Republic of China. Ph.D. dissertation. Kent, Ohio, Usono: Kent State University.
  • New Grove Dictionary of Music and Musicians, (2001), dua eldono, eldonita de Stanley Sadie kaj John Tyrrell (Londono, Unuiĝinta Reĝlando).

Eksteraj ligiloj redakti