Supera Konsilio pri Aŭdvido (Francio)

La Supera Konsilio pri Aŭdvido (franclingve "Conseil supérieur de l'audiovisuel" aŭ "CSA") estas aŭtoritato por la regulado de aŭdvido (nur televido kaj radio) en Francio.

Supera Konsilio pri Aŭdvido
Conseil supérieur de l'audiovisuel
emblemo
French independent public authority
Komenco 17-a de januaro 1989
Fino 31-a de decembro 2021 vd
Poste Regulatory Authority for Audiovisual and Digital Communication vd
Geografia situo 48° 50′ 48″ N, 2° 16′ 45″ O (mapo)48.8466672.279167Koordinatoj: 48° 50′ 48″ N, 2° 16′ 45″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Sidejo Francio Tour Mirabeau, 39/43 quai André Citroën, Parizo
Adreso 39-43 Quai André Citroën, 75015 Paris, France
Conseil supérieur de l'audiovisuel (Parizo)
Conseil supérieur de l'audiovisuel (Parizo)
DEC
Conseil supérieur de l'audiovisuel
Conseil supérieur de l'audiovisuel
Map
Supera Konsilio pri Aŭdvido
Tipo sendependa Administra Aŭtoritato
Ĉefestro(j) Roch-Olivier Maistre vd
Estr(ar)o Olivier Schrameck
membroj Naŭ
Buĝeto 39,07 milionoj da € (2010)[1]
Retejo Oficiala retejo
Jura formo Independent public authority
vdr

De la 23-a de januaro 2013, ĝi estas prezidata de Olivier Schrameck.

Organizado kaj respondecoj redakti

Originoj kaj statuto redakti

La Supera Konsilio pri Aŭdvido estis kreita per leĝo de la 17-a de januaro 1989[L 1] modifanta la leĝon n° 86-1067 de la 30-a de septembro 1986 pri komunika libereco. ĝi anstataŭas la Nacia Komisiono pri Komunikado kaj Liberecoj (CNCL) (1986-1989), kiu mem anstataŭis la Supra Aŭtoritato pri Aŭdvida Komunikado (1982-1986).

Ĝia celo estas zorgi pri la bona apliko de la leĝo de 1986 pri la libereco de komunikado.

Komisioj redakti

    

Piktogramoj uzataj por indiki la konsilitan aĝlimon.

La respondecoj de CSA estas :

  • kontroli obeon al la leĝoj de la eldonantoj kaj dissendantoj de aŭdvidaj programoj riceveblaj de la francia grundo aŭ de satelito respondeca por Francio ;
  • kontroli la senpartiecon de la publikaj televidkanaloj ;
  • doni la permesojn pri dissendo al la televidkanaloj kaj radioj kaj al la distribuantoj de servbukedoj (satelitaj bukedoj, ADSL, ktp.) ;
  • doni opinion pri leĝprojektoj rilataj al aŭdvido ;
  • disdoni la frekvencojn por aŭdvida uzo ;
  • certigi obeon al la politika plureco kaj al honesteco de la informado, do kontroli obeon al la paroltempaj kvotoj de la registaro kaj de opozicio same kiel al paroltempo de la prezidanto de la Respubliko por informado[2] ;
  • defendi la francan lingvon zorgante, laŭ apliko de la francaj leĝoj, pri obeo al la devigoj por la franca lingvo registritaj en la kontrakto kun la naciaj programkompanioj kaj la konvencioj aneksitaj al la decidoj pri permeso de privataj dissendantoj[3] ;
  • organizi la oficialajn radiotelevidajn balotajn kampanjojn ;
  • certigi la obeon al la kvotoj de francaj kanzonoj fare de la radioj, kaj al tiuj de dissendo kaj produktado de francaj kaj eŭropaj aŭdvidaj kaj kinaj verkoj fare de la televidkanaloj (kultura diverseco) ;
  • certigi la protekton de la juna publiko ;
  • kontribui al la agoj favore al la socia kunligiĝo kaj al la lukto kontraŭ diskriminacioj en la aŭdvida sektoro…
  • ... kaj zorgi, ke la produktantoj de radiaj kaj televidaj servoj, programu konforme al la diverseco de la franca socio (leĝo n° 2006-396 de la 31-a de marto 2006 pri egaleco de ŝancoj).

Konsisto redakti

Ĝi konsistas el naŭ konsilianoj. Kvankam ili estas nomumitaj per dekreto de la prezidanto de la Respubliko :

  • nur tri el ili estas elektitaj de li ;
  • tri aliaj estas elektitaj de la prezidanto de la Nacia Asembleo ;
  • la tri lastaj de la prezidanto de la Senato.

Triono de la konsilio renoviĝas post ĉiuj du jaroj kaj konsilianoj ne estas renomumeblaj.

Patrice Gélinet estas ekde 2011 konsiliano komisiita pri obeo al la franca lingvo fare de la amaskomunikiloj[4].

Statuto de membroj redakti

La prezidanto kaj la aliaj konsilianoj de CSA estas nomumitaj por ses jaroj. La konsilianoj estas submetitaj al rezerdevo kaj ne povas kumuli sian oficon kun alia privata aŭ publika posteno kaj havi interezzojn en la amasinformila sektoro. La prezidanto de CSA ricevas salajron de 100 500 € jare[5] kaj ĉiu el la ok aliaj konsilianoj gajnas 8 000 € monate[6] pagita dum sep jaroj ĉar ili ne rajtas labori en la amasinforma sektoro dum unu jaro post la fino de sia mandato.

Prezidantoj de CSA redakti

Membroj redakti

La Supera Konsilio pri Aŭdvido konsistas el naŭ membroj ŝanĝeblaj laŭ triono en ĉiuj du jaroj en januaro[7].

Je la dato de sia nomumo por ses jaroj ne renomumebla, konsiliano devas esti malpli ol 65-jara, tiu ofico estas nekumulebla kun elekta mandato, posteno kaj profesia laboro.

Nomo Komenco de
mandato
Fino de
mandat
Nomumita de Statuto De januaro
2009
Dekreto Demisio, anstataŭanto
Roger Burnel 1989 1993 prezidanto de la Respubliko membro eksa [L 2]
Jacques Boutet 1989 1995 prezidanto de la Respubliko prezidanto eksa [L 2]
Geneviève Guicheney 1989 1997 prezidanto de la Respubliko membro eksa [L 2]
Francis Balle 1989 1993 prezidanto de la Senato membro eksa [L 2]
Daisy de Galard 1989 1995 prezidanto de la Senato membro eksa [L 2]
Roland Faure 1989 1997 prezidanto de la Senato membro eksa [L 2]
Igor Barrère 1989 1993* prezidanto de la Nacia Asembleo membro eksa [L 2] La 12-an de aprilo 1991, Monique Dagnaud[L 3]
Bertrand Labrusse 1989 1995* prezidanto de la Nacia Asembleo membro eksa [L 2] La 11-an de dedecmbro 1991, André Gauron[L 4]
Monique Augé-Lafon 1989 1997 prezidanto de la Nacia Asembleo membro eksa [L 2]
Georges-François Hirsch 1993 1999* prezidanto de la Respubliko membro eksa [L 5] 1996, François Bonnemain[L 6]
Philippe-Olivier Rousseau 1993 1999* prezidanto de la Senato membro eksa [L 5] 1998, Jean-Claude Larue[L 7]
Monique Dagnaud 1993 1999 prezidanto de la Nacia Asembleo membro eksa [L 5]
Hervé Bourges 1995 2001 prezidanto de la Respubliko prezidanto eksa [L 8]
Jean-Marie Cotteret 1995 2001 prezidanto de la Senato membro eksa [L 8]
Philippe Labarde 1995 2001 prezidanto de la Nacia Asembleo membro eksa [L 8]
Hélène Fatou 1997 2003 prezidanto de la Respubliko membro eksa [L 9]
Janine Langlois-Glandier 1997 2003* prezidanto de la Senato membro eksa [L 9] 2002, Élisabeth Flüry-Hérard[L 10]
Pierre Wiehn 1997 2003 prezidanto de la Nacia Asembleo membro eksa [L 9]
Véronique Cayla 1999 2005* prezidanto de la Respubliko membro eksa [L 11] 2001, Yvon Le Bars[L 12]
Jacqueline de Guillenchmidt 1999 2005* prezidanto de la Senato membro eksa [L 11] 2004, Marie-Laure Denis[L 13]
Joseph Daniel 1999 2005 prezidanto de la Nacia Asembleo membro eksa [L 11]
Dominique Baudis 2001 2007 prezidanto de la Respubliko prezidanto eksa [L 12]
Philippe Levrier 2001 2007 prezidanto de la Senato membro eksa [L 12]
Francis Beck 2001 2007 prezidanto de la Nacia Asembleo membro eksa [L 12]
Agnès Vincent-Deray 2003 2009 prezidanto de la Respubliko membro eksa [L 14]
Élisabeth Flüry-Hérard 2003 2009 prezidanto de la Senato membro eksa [L 14]
Christian Dutoit 2003 2009 prezidanto de la Nacia Asembleo membro eksa [L 14]
Michèle Reiser 2005 2011 prezidanto de la Respubliko membro eksa [L 15]
Marie-Laure Denis 2005 2011 prezidanto de la Senato membro eksa [L 15]
Sylvie Genevoix 2005 2011 prezidanto de la Nacia Asembleo membro eksa [L 15]
Michel Boyon 2007 2013 prezidanto de la Respubliko prezidanto eksa [L 16]
Alain Méar 2007 2013 prezidanto de la Senato membro eksa [L 16]
Rachid Arhab 2007 2013 prezidanto de la Nacia Asembleo membro eksa [L 16]
Françoise Laborde 2009 2015 prezidanto de la Respubliko membro nuna [L 17]
Christine Kelly 2009 2015 prezidanto de la Senato membro nuna [L 17]
Emmanuel Gabla 2009 2015 prezidanto de la Nacia Asembleo membro nuna [L 17]
Francine Mariani-Ducray 2011 2017 prezidanto de la Respubliko membro nuna [L 18]
Nicolas About 2011 2017 prezidanto de la Senato membro nuna [L 18]
Patrice Gélinet 2011 2017 prezidanto de la Nacia Asembleo membro nuna [L 18]
Olivier Schrameck 2013 2019 prezidanto de la Respubliko prezidanto nuna [L 19]
Memona Hintermann 2013 2019 prezidanto de la Senato membro nuna [L 19]
Sylvie Pierre-Brossolette 2013 2019 prezidanto de la Nacia Asembleo membro nuna [L 19]
  • Hele rozkoloraj linioj indikas prezidantojn de CSA.
  • Steloj indikas membrojn, kiuj demisiis antaŭ la fino de sia mandato (la antaŭa jaro estas tiu de la teoria fino de la mandato ; la dato de la demisio kaj la nomo de la anstataŭanto por la resto de la mandato esta sindikitaj en la responda kolumno).

Notoj kaj referencoj redakti

Notoj redakti

Referencoj redakti

  1. Leĝo n° 89-25 de la 17-a de januaro 1989 modifanta la leĝon n° 86-1067 de la 30-a de septembro 1986 pri komunika libereco, JORF n° 15 de la 18-a de januaro 1989, p. 728–733, NOR MCĈ8800132L.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 2,8 Dekreto de la 24-a de januaro 1989 pri nomumo de la prezidanto kaj membroj de la Supera Konsilio pri Aŭdvido, JORF n° 21 de la 25-a de januaro 1989, p. 1098, NOR HRŬ8910045D.
  3. Dekreto de la 16-a de aprilo 1991 pri nomumo de iu membro de la Supera Konsilio pri Aŭdvido, JORF n° 91 de la 17-a de aprilo 1991, p. 5040, NOR PRMZ9105042D.
  4. Décret du 18 décembre 1991 pri nomumo al la Supera Konsilio pri Aŭdvido, JORF n° 296 de la 20-a de decembro 1991, p. 16593, NOR PRMZ9105080D.
  5. 5,0 5,1 5,2 Dekreto de la 23-a de januaro 1993 pri nomumo al la Supera Konsilio pri Aŭdvido, JORF n° 20 de la 24-a de januaro 1993, p. 1264, NOR CSAX9300042D.
  6. Dekreto de la 7-a de junio 1996 pri nomumo al la Supera Konsilio pri Aŭdvido, JORF n° 132 de la 8-a de junio 1996, p. 8456, NOR PREX9601542D.
  7. Dekreto de la 21-a de julio 1998 pri nomumo al la Supera Konsilio pri Aŭdvido, JORF n° 167 de la 22-a de julio 1998, p. 11206, NOR HRŬ9803085D.
  8. 8,0 8,1 8,2 Dekreto de la 23-a de januaro 1995 pri nomumo de la prezidanto kaj membroj de la Supera Konsilio pri Aŭdvido, JORF n° 20 de la 24-a de januaro 1995, p. 1248, NOR HRŬ9500596D.
  9. 9,0 9,1 9,2 Dekreto de la 22-a de januaro 1997 pri nomumo al la Supera Konsilio pri Aŭdvido, JORF n° 20 de la 24-a de januaro 1997, p. 1223, NOR HRŬ9701887D.
  10. Dekreto de la 5-a de aprilo 2002 pri nomumo al la Supera Konsilio pri Aŭdvido, JORF n° 81 de la 6-a de aprilo 2002, p. 6079, teksto n° 1, NOR HRŬ0205487D.
  11. 11,0 11,1 11,2 Dekreto de la 20-a de januaro 1999 pri nomumo al la Supera Konsilio pri Aŭdvido, JORF n° 17 de la 21-a de januaro 1999, p. 109, NOR HRŬ9903396D.
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 Dekreto de la 17-a de januaro 2001 pri nomumo de la prezidanto kaj membroj de la Supera Konsilio pri Aŭdvido, JORF n° 15 de la 18-a de januaro 2001, p. 928, NOR HRŬ0104634D.
  13. Dekreto de la 13-a de marto 2004 pri nomumo al la Supera Konsilio pri Aŭdvido, JORF n° 63 de la 14-a de marto 2004, p. 4997, teksto n° 1, NOR HRŬ0407193D.
  14. 14,0 14,1 14,2 Dekreto de la 23-a de januaro 2003 pri nomumo al la Supera Konsilio pri Aŭdvido, JORF n° 21 de la 25-a de januaro 2003, p. 1514, teksto n° 1, NOR HRŬ0306285D.
  15. 15,0 15,1 15,2 Dekreto de la 21-a de januaro 2005 pri nomumo al la Supera Konsilio pri Aŭdvido, JORF n° 18 de la 22-a de januaro 2005, p. 1177, teksto n° 1, NOR HRŬ0508059D.
  16. 16,0 16,1 16,2 Dekreto de la 24-a de januaro 2007 pri nomumo de la prezidanto kaj membroj de la Supera Konsilio pri Aŭdvido, JORF n° 21 de la 25-a de januaro 2007, p. 1425, teksto n° 1, NOR HRŬ0709955D.
  17. 17,0 17,1 17,2 Dekreto de la 24-a de januaro 2009 pri nomumo al la Supera Konsilio pri Aŭdvido, JORF n° 21 de la 25-a de januaro 2009, p. 1526, teksto n° 1, NOR HRŬ0900199D.
  18. 18,0 18,1 18,2 Dekreeto de la 24-a de januaro 2011 pri nomumo al la Supera Konsilio pri Aŭdvido, JORF n° 23 de la 28-a de januaro 2011, p. 1680, teksto n° 1, NOR HRŬ1102093D.
  19. 19,0 19,1 19,2 Dekreto de la 23-a de januaro 2013 pri nomumo de la prezidanto kaj membroj de la Supera Konsilio pri Aŭdvido, JORF n° 20 de la 24-a de januaro 2011, p. 1536, teksto n° 1, NOR HRŬ1301126D.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti