Supra Hauenstein-pasejo

(Alidirektita el Supra Hauenstein-Pasejo)

Supra Hauenstein-Pasejo (en la germana lingvo Oberer Hauensteinpass) estas montpasejo en Soloturna Ĵuraso, kiu ligas Waldenburg en Kantono Bazelo Kampara kun Balsthal en Kantono Soloturno.

Supra Hauenstein-Pasejo
Poŝtaŭtohaltejo sur la kulmino de Supra Hauenstein-Pasejo
Alteco 731 m
Geografia situo CH1903: 624576 / 244586 (mapo)47.3516666666677.7638888888889Koordinatoj: 47° 21′ N, 7° 46′ O; CH1903: 624576 / 244586 (mapo)
Situo de Supra Hauenstein-Pasejo
Lando Svislando
Montaro Ĵuraso
Akvodislimo inter Antaŭa FrenkeFrenkeRejno kaj Augstbach → DünnernAro
Ligas Waldenburg (BL) kaj Balsthal (SO)
Infrastrukturo Kantona ĉefvojo n-ro 12
poŝtaŭtolinio
Information icon.svg
vdr

VojoRedakti

Tra la Supra Hauenstein-Pasejo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 12 de Bazelo al Soloturno. En nordo la grimpado al la pasejo komenciĝas en Waldenburg. La maksimuma grimpo norde estas 9,5%, la altecdiferenco de Waldenburg ĝis la pasejkulmino estas 197 m kaj la longeco de la rampo 4,72 km. La suda rampo komenciĝas en Balsthal. Ĝi pasas tra Holderbank. La altecodiferneco de Balsthal ĝis la pasejkulmono estas 234 m. La maksmimuma grimpo estas 4,9% kaj la longeco de la suda rampo 7,9 km.

PasejkulminoRedakti

La pasejkulmino situas sur alteco de 731 m s.m. sur al teritorio de la komunumo Langenbruck. Rekte sude de la pasejkulmino situas la centro de la vilaĝo Langenbruck, kiu ofertas diversajn restoraciojn kaj hotelojn.

InfrasturkturoRedakti

Trans la pasejo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 12, kiu estas la plej rekta konekto inter Soloturno kaj Bazelo. Inter Balsthal kaj Waldenburg cirkulas poŝtaŭtolinio.

HistorioRedakti

Laŭlonge de la Supra Hauenstein-Pasejo oni trovis diversajn romiajn restaĵojn, kiujn pruvas, ke la pasejo jam estis uzita dum la romia epoko. Ĝi estis parto de la grava romia vojo de la helveta ĉefurbo Aventicum al Augusta Raurica en nordoriento de la helveta provinco. Dum mezepoko ĝi estis transireble proksimume samtempe kiel la Suba Hauenstein-Pasejo. En la 18-a jarcento la vojo trans Supra Hauenstein-Pasejo estis ofte en malbona stato. En la jarojn 1830 ĝis 1834 la vojo estis renovigita kaj rekonstruita. La malfermo de la unua fervojtunelo sub Hauensten en la jaro 1857 kaŭzis fortan malkreskon de la paseja trafiko. Post la dua mondmilito pro la kreskanta nombro da aŭtomobiloj, la trafiko trans la pasejo denove forte kreskis. Per la malfermo de la Belchentunelo de la svisa aŭtovojo A2 la trafiko trans la pasejo denove malpliiĝis. [1]

Vidu ankaŭRedakti

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Fonto: Peter Frey: Hauenstein en Historia Leksikono de Svislando' (2006-08-18)

Eksteraj ligilojRedakti

  •   Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Supra Hauenstein-Pasejo


    BildojRedakti