En sociologio, la supra meza klaso estas la socia grupo (parto de socia klaso) konstituita de membroj de plej alta statuso de la meza klaso. Tio kontrastas kun la esprimo malsupra meza klaso, kiu estas uzata por la grupo en la mala pinto de la tavolo de la meza klaso, kaj kun la plej larĝa esprimo meza klaso. Estas konsiderinda debato pri kiel la supra meza klaso estu difinita. Laŭ sociologo Max Weber, la supra meza klaso konsistas el bone edukitaj profesiuloj kun universitata gradigo kaj sufiĉaj enspezoj.

Altranga universitata edukado estas unu el la distingaj trajtoj de la supra meza klaso.

La usona supra meza klaso estas difinita simile uzante enspezon, edukon, kaj okupadon (laborpostenon) kiel ĉefaj indikiloj.[1] En Usono, la supra meza klaso estas difinita kiel konsistanta ĉefa el blank-kolumaj profesiuloj kiuj ne nur havas super-averaĝajn personajn enspezojn kaj altajn edukajn gradojn[2] sed ankaŭ tre altajn gradojn de aŭtonomeco en sia laboro.[3] La laborpostenaj taskoj de la individuoj de supra meza klaso tendencas centriĝi al konceptigo, konsultado kaj instruado.[4]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Thompson & Hickey 2005.
  2. Thompson & Hickey 2005.
  3. Eichar 1989.
  4. Ehrenreich 1989.

Bibliografio redakti