Surinamo en la Olimpikoj

olimpika nacia teamo

Sportista teamo de  Surinamo en la Olimpikoj en 1960 kaj plue ekde la jaro 1968 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento krom en tiu de 1980, kiam la teamo aliĝis al la bojkoto gvidita de la usona teamo pro la sovetunia invado de Afganio fine de 1979. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis surinamaj partoprenantoj.

La olimpika flago

La teamo ĝis la stato de 2021 sume atingis ekzakte du medalojn: Temas pri ora kaj bronza medaloj - ambaŭ fare de Anthony Nesty en naĝado, la ora en la Somera Olimpiko 1988 de Seulo kaj la bronza en la Somera Olimpiko 1992 de Barcelono. Per tio sume la teamo en ĉiuj olimpikoj havas la 111-an rangon.

Kunordigas la teamon la Surinama Olimpika Komitato.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti