Sven Erik Krikortz

Sven Erik KRIKORTZ (naskiĝis en 1868, mortis 11-an de januaro 1931) estis sveda doktoriĝinta kuracisto kaj esperantisto. En 1906 li estis membro de la Lingva Komitato kaj prezidanto de la Stokholma Esperanto-grupo.[1]

Sven Erik Krikortz
Persona informo
Naskiĝo 6-an de februaro 1868 (1868-02-06)
en Knista parish
Morto 11-an de januaro 1931 (1931-01-11) (62-jaraĝa)
en Stokholmo
Lingvoj EsperantoVolapukoIdosveda
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo esperantistoidisto • volapukisto • kuracisto
vdr

Krikortz estis unu el la pioniroj de la sveda Esperanto-movado. En 1898 li eldonis 16-paĝan informan broŝuron pri Esperanto en la sveda lingvo (Esperanto, ett neutralt språk). Estis li kiu faris la unuan esperantlingvan raporton en scienco kongreso, nome ĉe la Internacia Kongreso de Fizioterapio en Lieĝo en aŭgusto 1905;[2] li tie prezentis varmaeran aparaton kun fluanta akvo de 41 gradoj por kuraci ŝankroidon.[3] Kiam en 1906 oni fondis Svedan Esperantistan Societon, Krikortz fariĝis vicprezidanto. Kun Paul Axel Nylén li tradukis la tragedion Fraŭlino Julie (originale Fröken Julie) de August Strindberg el la sveda; la 64-paĝa libro aperis en 1908.

Krikortz estis ankaŭ idisto, prezidanto de Uniono di la Linguo Internaciona Ido[4].

Literaturo redakti

  • 1931: Jubileums-Matrikel - Jubilea Matrikulo 1931. Stockholm: Svenska Esperanto-Förbundet 1931, 123 p. kun multaj fotoj, inkluzive plia foto de Krikortz pli aĝa

Notoj redakti

  1. Fritz Schuck: Albumo de Konataj Esperantistoj, Braunschweig 1906, paĝo 51.
  2. La unua ... en Esperanto, en: Esperanto sub la Suda Kruco, volumo 15, numero 5, paĝo 9.
  3. d-ro von Hovorka: Internationaler Kongress für Physiotherapie in Lüttich, en: Archiv für Orthopädie, Mechanotherapie und Unfallchirurgie, volumo 4, numero 1-2, paĝoj 148–151.
  4. Nekrologo de Krikortz en Progreso, marto 1931

Eksteraj ligiloj redakti