Svislando en la Somera Olimpiko 1980

sporta delegacio

La svisa teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1980 en Moskvo havis 73 sportistojn. Ili partoprenis en 10 fakoj. Flagtenanto de la svisa teamo estis loka sovetunia volontulo. La sportistoj atingis 2 orajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 19-an rangon.

Svislando en la Somera Olimpiko 1980
Somera Olimpiko 1980 en Moskvo
Flagtenanto:  loka sovetunia volontulo
Sportistoj 73 en 10 fakoj
Medaloj
rango: 19
Oro
2
Arĝento
0
Bronzo
0
Sume
2
vdr
la teamo ĉi-foje en la eventoj mem ne reprezentiĝis per la nacia flago, sed per la olimpika - proteste kontraŭ la invado de la sovetunia armeo en Afganion duonjaron antaŭe.

La olimpiko estis ombrigita pro tio, ke multaj okcidentaj ŝtatoj bojkotis ĝin pro la invado de la sovetunia armeo al Afganio en decembro 1979 - la svisoj ne sekvis tiun bojkoton, nur sendis malpli da sportistoj ol kutime kaj proteste ne uzis la flagon de Svislando kiel simbolo, sed la olimpikan flagon, kiu aparte forte simboligu pacon precipe inter ŝtatoj.

Kunordigis la teamon la Svisa Olimpika Komitato, fondita en 1912 kaj ekde 1997 nomata Svisa Olimpika Asocio.

Eksteraj ligiloj redakti