Tác
Tác [tAc] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en Distrikto Székesfehérvár.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 46 km²
- Loĝantaro: 1490
- Poŝtkodo: 8121
- Telefonprefikso: 22
Situo
redaktiTác situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, aŭtoŝoseo M7 kaj Székesfehérvár estas proksime.
Historio
redaktiDum la romia erao tie estis impona urbo Gorsium. Tiutempe estis la marĉoj pli grandaj. Tiu loko estis pli konvena setlejo, ol Székesfehérvár. La romiaj restaĵoj estas la plej grandaj en la Karpat-baseno. Oni aranĝas ĉiujare ĉe la ruinoj teatraĵojn kaj spektaklojn.
Famuloj
redaktiEn Tác naskiĝis biologo Júlia Szepes.
-
Gorsium
-
Gorsium, Nymphaea, fontana
-
Gorsium, Decumanus Maximus