Komitato de TEJO

plej alta decida organo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
(Alidirektita el TEJO-komitato)

La komitato de TEJO estas la supera decida organo de tiu internacia junulara organizaĵo. Ĝi kunvenas kutime dum la Internacia Junulara Kongreso de TEJO en julio de ĉiu jaro, kaj eble ankoraŭ unufoje ĉirkaŭ la jarŝanĝo. Inter la kunvenoj la komitato diskutas per dissendolisto. La komitato ankaŭ povas voĉdoni poŝte kaj rete.

kvar TEJO-komitatanoj kunside en 1988

Membroj redakti

La komitatanoj estas difinitaj laŭ diversaj kriterioj:

  • La komitatanoj A estas reprezentantoj de la landaj kaj fakaj sekcioj de TEJO. Dum la oficperiodo julio 2010 ĝis julio 2012 temas pri 32 landaj reprezentantoj: la plej membroriĉaj landaj sekcioj - en oficperiodo julio 2010 ĝis julio 2012 tri sekcioj, nome la Germana, Hungara kaj Pola Esperanto-Junularoj rajtas je po du reprezentantoj, la aliaj je po unu. Landa sekcio rajtas ne nomumi komitatanon A - tiun rajton en la oficperiodo 2010-2012 uzas ekzemple la sekcio de Svislando aŭ de Litovio. La momentaj 32 A-komitatanoj do reprezentas 29 landajn sekciojn. Aldone unu faka asocio por 2010-2012 nomumis A-komitatanon - la esperanto-muzika organizaĵo EUROKKA.
  • La komitatanoj B estas elektitaj rekte de la individuaj membroj de TEJO. Ilia maksimuma kvanto dependas de la nombro de individuaj membroj de TEJO. Por la jaroj 2010-2012 temas pri du personoj.
  • La komitatanoj A kaj B povas aldone elekti komitatanojn C, por havi en la komitato aldonajn personojn kun aparte bezonataj spertoj. Laŭ la stato de junio 2011 por la jaroj 2010-2012 ne elektiĝis tiaj komitataj membroj.
  • Al la komitato apartenas ankaŭ la estraranoj de TEJO. Laŭ la stato de oktobro 2010 por la jaroj 2010-2012 temas pri 6 personoj.

Taskoj redakti

La komitato estas la supera instanco de la organizo. Laŭ la organizaĵa statuto ĝi precipe difinas la ĝeneralan agadon de la organizaĵo, elektas estraranojn kaj rajtas eksigi ilin, decidas pri la agado de la estraro, aprobas la buĝeton kaj ekzamenas la financojn de la organizo, decidas pri akcepto kaj eksigo de Landaj kaj Fakaj Sekcioj, decidas pri akcepto kaj eksigo de honoraj prezidantoj kaj de honoraj membroj, decidas pri eksigo de patronoj, decidas pri reglamentoj kaj pri aliaj aferoj ne rezervitaj al aliaj organoj aŭ instancoj de TEJO.

La komitato ankaŭ povas decidi pri ĉiuj aferoj, pri kiuj kompetentas la estraro aŭ unuopa estrarano; komitata decido tiam nuligas kontraŭan estraran aŭ estraranan decidon.

Ŝanĝoj de komitatanoj redakti

La konsisto de la komitato iugrade ŝanĝiĝas ĉiujare: La estraranoj estas elektitaj en ĉiu malpara jaro. La resto de la komitato estas elektata en ĉiu para jaro. La oficperiodo de la komitatanoj A, B kaj C, do ĉiuj komitataj membroj sen la estraranoj, estas de komenco de junio en unu para jaro ĝis fino de majo de la sekva para jaro. La komitatanojn A nomumas landaj kaj fakaj sekcioj de TEJO ĝis la 30-a de aprilo de ĉiu para jaro, la komitatanoj B - kiuj reprezentas ĉiujn individuajn membrojn de la organizaĵo sendepende de ilia membreco aŭ nemembreco en landa aŭ faka sekcio - elektiĝas laŭ aparta reglamento. Kaj fine, la komitatanojn C elektas la jam elektitaj komitatanoj A kaj B, kutime dum la unua komitata kunsido post nomumo respektive elekto de la komitatanoj A kaj B, do dum julio de para jaro.

Por la periodo 2010-2012, 13 novaj junaj esperantistaj aktivuloj eniris la liston de TEJO-komitatanoj kaj 12 forlasis ĝin.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti