La taa lingvo, ankaŭ nomata !Xóõ, estas la lasta praktike uzata lingvo de la tua lingvofamilio, antaŭe nomita "sudkojsana". Ĝi estas parolata en Kalaharo de inter 3000 kaj 4000 homoj en Bocvano kaj proksimume 200 en Namibio. Ĝi estas la lingvo kun la plej ampleksa fonemaro, sed ĝia sintakso similas al tiu de aliaj SVO-lingvoj.

Taa lingvo
!Xóõ
lingvo • moderna lingvo
kojsanaj lingvaroj
Parolata en Bocvano, Namibio
Parolantoj 4 200
Lingvistika klasifiko
Tua lingvaro
Lingva statuso 3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 khi
  ISO 639-3 nmn
  Glottolog taaa1242
Angla nomo Taa
Franca nomo taa
vdr

Fonemaro redakti

Vokaloj redakti

La lingvo havas nur la kvin vokalojn /a e i o u/, la samajn kiel en esperanto, sed la taa estas tonlingvo. Laŭ detala studo de unu el la taaj dialektoj[1], kiu estas la fonto de la sekva priskribo, distingeblas kvar tonoj, nome alta (á), centra (a), malalta (à), kaj centra-fala (â). Krome la voĉtipo estas signifodistinga. Aldone al la ĉiulingve uzata modala voĉo ekzistas spira kaj knara voĉoj, ĉe la vokaloj /a o u/ ankaŭ faringa voĉo. Ĉe la vokaloj ankaŭ nazaligo estas signifodistinga.

Konsonantoj redakti

La konsonantaro de la lingvo konsistas el 29 neklaketoj kaj pli ol 80 malsamaj klaketoj.

Konsonantoj krom klaketoj:

bilabiala dentala dentaleca velara uvulara
senvoĉa plozivo p t ts k q
senvoĉa aspirita plozivo tsʰ
voĉa plozivo b d dz g ɢ
voĉa aspirita plozivo dzʱ
ejektivo tsʼ kxʼ
prevoĉa ejektivo dtsʼ gkxʼ
senvoĉa frikativo s x
nazalo m n
glotala nazalo

Ne montritaj en tiu tabelo estas kelkaj marĝenaj konsonantoj kies fonema statuso estas diskutebla.

Klaketoj:

bilabiala dentala alveolara palatala laterala
senvoĉa
glotala kʘˀ kǀˀ kǃˀ kǂˀ kǁˀ
aspirita kʘʰ kǀʰ kǃʰ kǂʰ kǁʰ
afrikata kʘx kǀx kǃx kǂx kǁx
ejektiva afrikata kʘxʼ kǀxʼ kǃxʼ kǂxʼ kǁxʼ
voĉa
voĉa aspirita gʘʱ gǀʱ gǃʱ gǂʱ gǁʱ
voĉa afrikata gkʘx gkǀx gkǃx gkǂx gkǁx
voĉa ejektiva afrikata gkʘxʼ gkǃxʼ gkǂxʼ gkǁxʼ
nazala ŋʘ ŋǀ ŋǃ ŋǂ ŋǁ
preglotala nazala ˀŋʘ ˀŋǀ ˀŋǃ ˀŋǂ ˀŋǁ
senvoĉa uvulara
ejektiva uvulara qʘʼ qǀʼ qǃʼ qǂʼ qǁʼ
voĉa (prenazala) uvulara ɢʘ ɢǀ ɢǃ ɢǂ ɢǁ
voĉa (prenazala) uvulara aspirita ɢǀɦ ɢǃɦ ɢǂɦ

Krome ekzistas 5 velaraj klaketoj sekvataj de uvulara ejektivo kaj 5 velaraj ejektivaj klaketoj sekvataj de uvulara ejektivo, kiujn oni povas analizi aŭ kiel fonemojn aŭ eble kiel kombinojn de klaketo plus ejektiva uvularo.

Fontoj redakti

  1. Traill, Anthony (1986) Phonetic and Phonological Studies of !Xóõ Bushman (Quellen Zur Khoisan-Forschung, No 1), Hamburg: Helmut Buske, ISBN 3-87118-669-4.

Eksteraj ligiloj redakti