Tabula Hungariaemapo de Lázár [1]) estas la plej malnova konservita printita mapo de Hungarujo. Ĝi estis verŝajne verko de la hungaro Lazaro (sekretario) farita antaŭ 1528. En 2007 ĝi estis enlistigita en la memoron de la mondo de Unesko.[2]

Tabula Hungariae, Ingolstadt, 1528

Priskribo redakti

 
Proksimuma areo kovrita de la Tabula Hungariae.

La mapo mezuras ĉirkaŭ 65 per 85 cm kaj orientiĝas de sudokcidento al nordoriento. Ĝi montras la setlejojn kaj landmarkojn de la hungara reĝlando en la frua 16-a jarcento. La sudaj areoj okupitaj de la otomana imperio estas markitaj de malsamaj koloroj. Ĉar la nuraj kovritaj regionoj eksterlimaj troviĝas sude oni supozas ke la celuzo de tiu mapo estis prepariĝo por la milito kontraŭ la otomanoj. Kelkaj el la setlejoj videblaj sur la mapo malaperis dum la jaroj de otomanaj militoj kaj okupado.

La plej gravaj informoj sur la mapo estas la nomoj kaj priskriboj de setlejoj. Troviĝas pli-malpli 1400 geografiaj nomoj sur la mapo, el kiuj 1270 estas setlejaj nomoj (365 sur la teritorio de posttrianona Hungarujo).

Malsupre sur la mapo legeblas priskribo de la lando en la germana kaj en la latina.

Nomoj de setlejoj redakti

La geografiaj nomoj estas skribitaj malkiel nun. La nuntempa é ekzemple estis skribita ee, la nuntempa ö estis ew. Foje la c estas skribita tz, kio estas eco de la malnovaltgermana ortografio. Eble tion faris kunlaborantoj, kiuj preparis la printadon de la verko. Tamen por kelkaj aliaj nomoj Lázár uzis la prononcadon de hungaraj dialektoj.

Printado redakti

La mapo estis printita helpe de Georg Tannstetter, pagita de Johannes Cuspinianus, en la printejo de Petrus Apianus en Ingolstadt.

Heredo redakti

Nur malmultaj mapoj estis printitaj, preskaŭ ĉiuj perdiĝis tra historio, tiel historiistoj sciis pri ili nur tra priskriboj. Tamen en la fruaj 1880-aj jaroj unu mapo estis hazarde trovita. Ĝi estis aĉetita de la kolektanto Sándor Apponyi en la jaro 1882. La mapo translokiĝis en 1924 al la nacia biblioteko Széchényi, kie ĝi ankoraŭ estas nun.

Postaj versioj redakti

La originala mapo estis plurfoje kopiita antaŭ 1552, sed tiuj kopioj ne supervivis. Tamen ekzistas ankaŭ mapoj faritaj post 1552 laŭbaze de la mapo de Lázár, kiu titoliĝas Tabula Hungariae, illetve Nova descriptio totius Hungariae. Ses diversaj versioj estas konataj:

Referencoj redakti

  1. Lázár térképe[rompita ligilo]
  2. Tabula Hungariae. UNESCO Memory of the World Programme (2008-05-16). Alirita 2009-12-15.

Eksteraj ligiloj redakti