Tago de la tegoloj

La Tago de la tegoloj (en franca Journée des Tuiles) estis okazaĵo en la franca urbo Grenoble la 7an de junio 1788. Temas pri unu de la unuaj konfliktoj kiuj antaŭis al la Franca Revolucio kaj ĝi estis indikita fare de kelkaj historiistoj kiel la komenco de tiu. Ĝi ricevis tiun nomon pro la lanĉo de tegoloj kontraŭ la soldatoj dum la tumulto.

Tago de la tegoloj de Alexandre Debelle, (Musée de la Révolution française).

La okazaĵo estis enkadrita en la kunteksto de la konfliktoj aperintaj inter la institucioj de la Antikva Reĝimo antaŭ la klopodoj de reformoj fare de ministroj de la reĝo Ludoviko la 16-a kiel Lamoignon de MalesherbesLoménie de Brienne. La tumultoj okazis kiel konsekvenco precize de la klopodoj fare de la kardinalo Étienne-Charles de Loménie de Brienne, ĉefepiskopo de Tuluzo kaj ministro de Ludoviko la 16-a, por nuligo de la parlamentoj cele al evito de ties malakcepto aprobi novan imposton por malaltigi la publikan ŝuldon de Francio, kies situacio estis neeltenebla.

La protestoj de la familioj trafitaj de la ekonomia krizo, kiuj multobliĝis jam de majo, necesigis intervenon de la kazernanoj la 7-an de junio. Ilin bonvenigis per ĵetado de tegoloj la loĝantoj, kiuj supreniris sur la tegmentojn. Post tiu "Tago de la tegoloj", asembleo de la tri statoj (nobelaro, klerikaro, kaj tria stato) kunsidis en la kastelo de Vizille kaj decidis nuligon de la impostoj ĝis kiam la reĝo alvokos Ĝeneralan Ŝtatasembleon por voĉdoni pri ili. Nekapabla restarigi ordon, Ludoviko la 16-a fine cedis en aŭgusto 1788 kaj alvokis la Ĝeneralajn Statojn por la 1-a de majo 1789.

Bibliografio redakti

  • Simon Schama (1989) - Citizens: A Chronicle of the French Revolution, p. 272-283.
  • La «Journée des tuiles» à Grenoble. Herodote.net.
  • Johnston, R. M. (2006) - The French Revolution A Short History (Project Gutenberg ed.). Henry Holt and Company, p. 279.
  • Coulomb, Clarisse (12a de decembre 2016) - Héritages familiaux, solidarités professionnelles et théâtre politique. Histoire urbaine. (1a de januaro1935) - Bull. de l'Académie delphinale. Gallica.
  • Jean Sgard - Les trente récits de la Journée des Tuiles.
  • Claude Muller - Heurs et malheurs du Dauphiné, p. 112-114.
  • Paul Dreyfus - Histoire du Dauphiné, p. 191. (14a de junio 2013) - Chronique de la Révolution française. Éditions Chronique. ISBN 9782366020328.
  • Eugène Chaper - La Journée des Tuiles à Grenoble (7 juin 1788): Documents contemporains en grande partie inédits recueillis et publiés par un vieux bibliophile Dauphinois.
  • Catherine Curzon - A Covent Garden Gilflurt's Guide to Life - The Day of the Tiles. madamegilflurt.com.