La Taita falko (Falco fasciinucha) estas unu el la plej malgrandaj falkoj de la Suda Afrika mondoregiono. Ĝi estis unuafoje priskribita el la Montoj Taita de Kenjo el kio devenas ties komuna nomo. Ĝi estas disvastigata tra la orienta parto de subsahara Afriko, sed ĉefe en Kenjo. Estas kelkaj nestolokoj en Zimbabvo (Zambezi) kaj en nordorienta Sudafriko. Ĝi estas ankaŭ malabunda kaj relative endanĝerita. En Sudafriko estas kelkaj regulaj reproduktejoj kie tiuj birdoj povas esti regule vidataj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Taita falko
Taita falko
Taita falko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falco
Specio: F. fasciinucha
Falco fasciinucha
(Reichenow & Neumann, 1895)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ties pariĝado kaj reprodukta sezono estas simila al tiu de la Migra falko. Same direndas pri voĉo kaj pri teritoria prefero.

Aspekto redakti

Tiu malgranda falko estas ege distinga, sed povas havigi iome konfuzon kun kelkaj aliaj specioj. La ruĝeca ventro kaŭzas similon kun la Afrika apusfalko, sed distingaj karakteroj estas blanka gorĝo kaj rimarkindaj ruĝecaj makuloj en nuko. Ankaŭ la subflugilaj kovriloj estas uniforme ruĝecaj dum la Afrika apusfalko havas pli da strieco. La plej evidenta subflugila karaktero estas la fakto ke la flugilplumoj estas striecaj nigreblanke dum estas multe pli ruĝeco en la flugilplumoj de la Afrika apusfalko. La fortikaj, longflugilaj Taitaj falkoj havas mallongan voston. Ties flugmaniero estas rapida kaj iome peza, sed ili emas aeran ĉasadon.

Referencoj redakti